William Styron

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William STYRON (naskiĝis la 11-an de junio, 1925 en Newport News, Virginio, mortis la 1-an de novembro, 2006 en Martha’s Vineyard, Masaĉuseco) estis usona verkisto.

Li famiĝis per la verkado de romanoj agantaj en la usona sudo. Pro sia historia romano pri nigrula ribelado en Virginio (The Confessions of Nat Turner, 1967) li en la jaro 1968 gajnis la Premion Pulitzer.

Plej famaj estas lia romano The Confessions of Nat Turner, pro kiu li en la jaro 1968 gajnis la Premion Pulitzer kaj la romano Sophie's Choice, kies filmigo honorigis la aktorinon Meryl Streep en la rolo de Sophie per Oskaro. En Darkness Visible li priskribis la propran sperton pri depresio.

Li mortis en 2006.

Listo de verkoj

  • Lie Down in Darkness (romano, 1951)
  • Set This House on Fire (romano, 1960)
  • The Long March (novelo, 1962)
  • The Confessions of Nat Turner (romano, 1967)
  • In the Clap Shack (dramo, 1973)
  • Sophie's Choice (romano, 1979)
  • The Quiet Dust (eseoj, 1982)
  • Darkness Visible (membiografio, 1990)