William John Swainson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el William Swainson)
William John Swainson
Persona informo
William John Swainson
Naskiĝo 8-an de oktobro 1789 (1789-10-08)
en Londono
Morto 6-an de decembro 1855 (1855-12-06) (66-jaraĝa)
en Hutt Valley
Tombo St. James Churchyard vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Familio
Gefratoj Charles Litchfield Swainson vd
Edz(in)o Mary Swainson vd
Infanoj Mary Frederica Marshall • Lucelle Frances Beetham • Edith Halcombe • George Frederick Swainson • Edwin Newcombe Swainson • Henry Gabriel Swainson vd
Profesio
Okupo zoologo • ornitologo • iĥtiologo • entomologo • malakologo • ilustristobotanikisto • natursciencisto vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William John SWAINSON (8an de oktobro 17896an de decembro 1855), estis angla ornitologo, malakologiisto, konkologo, entomologo kaj artisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li kreskis en familio de scienculoj. Unue studis iktiologion ĉe Sicilio, Italio, sed devis reveni en Anglion pro malsanaj necesoj. En 1816 li akompanis la esploriston Henry Koster al Brazilo. Li revenis al Anglio en 1818 kun kolekto de ĉirkaŭ 20,000 insektoj, 1,200 specioj de plantoj, pentraĵoj de 120 specioj de fiŝoj kaj ĉirkaŭ 760 birdohaŭtaĵoj.

Li estis akademiano en Anglio, edziĝis dufoje kaj en 1841 elmigris al Novzelando kie li havis problemojn kun indiĝenaj Maorioj kaj pluis siajn studojn kaj poste en Aŭstralio kie li klasigis eŭkaliptojn.

Verkoj pri natura historio[redakti | redakti fonton]

Kolora lithografio de Moluka alistero produktita de Swainson en sia unua volumo de Zoological Illustrations

Swainson estis foje tre kritika de la verkoj de aliaj, kaj aliaj siavice iĝis tre kritikaj pri li.

Krom pri la komuna kaj scienca nomoj de multaj specioj, li famiĝis pro la kvalito de laij ilustraĵoj.

Komunaj aŭ sciencaj nomoj de specioj laŭ William Swainson[redakti | redakti fonton]

Multaj birdoj havas komunan aŭ sciencan nomon laŭ Swainson, kelkaj el kiuj estis nomtaj de famaj naturalistoj de la periodo. Multaj specioj aŭ subspecioj pluhavas lian nomon, dum multaj el tiuj specioj estis poste ŝanĝitaj al aliaj nomoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Parta bibliografio de William Swainson[redakti | redakti fonton]

Many of these works were reprinted, or present in serial publication.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Ĉe The American Malacological Society under their review : 2,400 Years of Malacology (3rd edition) http://www.malacological.org/pdfs/2400years06/Biblio-Bio-p-s.pdf Arkivigite je 2006-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
  • Calhoun, J. (2007). John Abbot's butterfly drawings for William Swainson, including general comments about Abbot's artistic methods and written observations. Journal of the Lepidopterists' Society. 61:1-20.
  • Natusch, S. & G. Swainson. (1987). William Swainson, F.R.S., F.L.S. &c: anatomy of a nineteenth-century naturalist. S. Natusch, Wellington, New Zealand. 184pp.