William Walker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la usona politikisto kaj armeestro William Walker. Pri la angla esperantisto vidu la paĝon Vilĉjo Walker.
William Walker


Naskiĝo la  8-an de majo 1824(nun 1824-05-08)
en Usono Nashville, Usono
Morto 12-an de septembro 1860
en Honduro Trujillo, Honduro
Soldata kariero
Persona informo
Mortokialo Herida por arma de fuego
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Edinburgo • Perelman School of Medicine at the University of Pennsylvania • University of Nashville • Universitato de Hajdelbergo
Subskribo William Walker
Parencoj Lipscomb Norvell
John Norvell
Okupo
Okupo ĵurnalistoadvokato • aventuristo • Filibustrokuracistopolitikistoverkisto
vdr

William Walker (Nashville, Tennessee, Usono, 8-a de majo de 1824 - Trujillo, Honduro, 12-a de septembro de 1860) estis usona kuracisto, advokato, ĵurnalisto, politikisto kaj armeestro. Li estis la plej konata el la filibustroj de la 19-a jarcento.

En Meksiko li klopodis konkeri Sonora-n kaj Baja California-n, fondante la "Sonoran respublikon" kiu frakasis. En 1855, kune kun grupo de rekrutoj nomataj "La senmortuloj", li vojaĝis al Nikaragvo, lando en kiu estis civila milito, kaj li batalis kun la demokratia flanko kiu celis puĉi la prezidanton Fruto Chamorro Pérez. Tamen li sukcesis atingi la registaron kiam li estis elektita prezidanto de la lando.

Pro tio ke lia ĉeesto en Centra Ameriko estis danĝera, la aliaj landoj de la regiono komencis militon por forigi lin de la teritorio, tio kaŭzis la <<Nacian Militon de Nikaragvo>> kaj la <<Nacian Kampanjon de Kostariko>>.

La konflikto ankaŭ engaĝis Usonon, Unuiĝintan Reĝlandon kaj la entrepreniston Cornelius Vanderbilt.

Walker rezignis la 1-an de majo de 1857 kaj foriris de Centra Ameriko. Malgraŭ lia malvenko li planis novajn konkerajn vojaĝojn al Nikaragvo sed oni mortigis lin en Honduro.