William Wilberforce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
William WILBERFORCE

William WILBERFORCE (naskiĝis la 24-an de aŭgusto, 1759, mortis la 29-an de julio, 1833) estis angla evangelia protestanto kiu gvidis la batalon kontraŭ la sklavkomerco.

Li naskiĝis en Hull kaj estis edukita ĉe Kembriĝo. Li elektiĝis al la parlamento kiel reprezentanto por Hull en 1780.

Dum li vojaĝis tra Eŭropo en 1784 li spertis religian konvertiĝon kaj komencis kampanjon kontraŭ sklaveco kun la subtenado de la Kvakeroj (anglalingve Quakers). La parlamento fine aboliciis la vendadon de sklavoj en 1807. Post 1807 li daŭre batalis por la plena emancipiĝo de sklavoj en la Brita imperio.

Li nur havis grupeton da subtenantoj en la parlamento sed pro la nestabila situacio, la grupo, konata kiel la Sanktuloj (anglalingve The Saints) aŭ la Sekto Clapham (anglalingve Clapham Sect) ofte havis la decidpovon.

Wilberforce ankaŭ batalis por aliaj socie progresemaj aferoj ekz. reformo de la punsistemo kaj helpo por senhavuloj.

Pro lia fortostreĉado dum la lukto kontraŭ sklaveco li suferis sankolapson kaj pro tio li rezignis en 1825. Li mortis en 1833 kaj estis enterigita ĉe la Abatejo Westminster en Londono.

Lia naskiĝdomo nun estas la Muzeo Wilberforce.