Willie Smith (saksofonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willie Smith
Willie Smith meze de la 1940-aj jaroj. Foto de William P. Gottlieb
Willie Smith meze de la 1940-aj jaroj.
Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskonomo William McLeish Smith
Naskiĝo 25-an de novembro 1910 (1910-11-25)
en Charleston
Morto 7-an de marto 1967 (1967-03-07) (56-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo kancero
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Fisk
Okupo
Okupo klarnetisto • saksofonisto • ĵazmuzikisto
vdr

William MCLEISH SMITH, mallonge Willie Smith (* 25-an de novembro 1910 en Charleston, Suda Karolino; † 7-an de marto 1967 en Los-Anĝeleso) estis aldosaksofonisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Willie Smith estris ekde 1929 ĝis 1942 la multadmirata saksofonsekcion de la orkestro de Jimmie Lunceford, la perfektan saksofonsekcion de la grandaj svingbandegoj de la 1930-aj ĝis 194o-aj jaroj. En 1944 li sonregistris por ŝelakdisko sub propra nomo ĉe diskeldonejo Black & White Records („Bugle Call Rag“). Famaj ankaŭ estas liaj prezentadoj en 1945 ĉe la koncertoj de „Jazz at the Philharmonic“ en 1945/46, je kiuj li interalie kune kun Gene Krupa kaj Hank Jones fervorigis la publikon per furiozaj solooj. Dum la kvindekaj jaroj lie pretertempe anstataŭis Johnny Hodges ĉe la orkestro de Duke Ellington kaj ludis iom longan tempon en la bandego de Harry James. Smith apartenas kun Hodges kaj Benny Carter al la „grandaj tri“ de la svingaj aldosaksofonistoj kaj estis fama por siaj baladoj kaj sia bluso (ekz. Blues in the Night kun Jimmie Lunceford) same kiel por sia sovaĝe svingantaj pecoj rapidegaj (ekz. I Found a New Baby, 1945, kun André Previn, piano). Meze de la kvardekaj jaroj (kaj denove en la sesdekaj je la mallonga reveno de King al ĵazo) li registroludis kun Nat King Cole ĉe piano (ekz. Airiness à la Nat, The Way You Look Tonight, 1946), kiujn ŝatantoj de tradicia ĵazo taksas kiel ekstertempe belaj. Kelkajn el la sonekzemploj karakterizaj por lia stilo de la pli malfrua kariero prezentas la sonregistraĵoj por Capitol el 1955 (Session at Midnight) kun Harry Edison kaj Benny Carter. En sentoplenaj baladoj same kiel en rapidaj pecoj fervorulo kaj recenzistoj (ekz. J.E. Behrendt) sentis ĉiam denove la abunde viglan temperamenton de Smith kaj lian muzikan forton, foje senpacience efika. Iometo de tio reflektas ankaŭ en lia ludo sur klarneto, je kio li tamen ne tute atingis la fluan senpezecon de siaj pli rapidaj aldosaksofon-solooj. La tipa aldosaksofona sono de Willie Smith validas inter ĵazŝatantoj kiel neintermiksebla kaj encerbigebla kaj laŭdire estus eĉ distingebla en fermita saksofosekcia ludo.

Disko[redakti | redakti fonton]

Bird and Pres - The '46 Concerts Jazz at the Philharmonic

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]