Willis Eugene Lamb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Willis Eugene Lamb

Pli juna Willis Eugene LAMB (12-an de julio 1913- Los Angeles, Kalifornio, Usono) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1955 kun Polykarp Kusch pri eksperimentaj rezultoj en kvantuma teorio de la elektromagnetaj fenomenoj. Tiuj malkovroj perfektigis la kvantuman teorion.

Lamb eklaboris en 1938 en la Universitato de Columbia, li laboris dum la dua mondmilito en la radiologia laboratorio de la universitato. Lamb enkondukis novajn metodojn por mezurado de la frekvencoj de linioj. Li malkovris en 1947, ke ilia situo estas iom diferencas dide la atendita.

Li estis fizika profesoro en la Stanforda Universitato (1951–56), ellaboris tiutempe mikroondajn teknikojn por analizado de la hiperfajna strukturo de la helium-spektroj. Li estis poste fizika profesoro en la Oksforda Universitato (1962) kaj en la Universitato Yale. Li iĝis en 1974 profesoro de la fizikaj akj optaj sciencoj en la Universitato de Arizono.