Wilsonia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Wilsonia
Flavgorĝulo, masklo
Flavgorĝulo, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Wilsonia
Genroj de subdivizioj

W. citrina
W. pusilla
W. canadensis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Wilsonia estas malgranda genro de Paruliedoj kiuj reproduktiĝas en Nordameriko. Ili estas migrantaj, kiuj vintras suden de siaj reproduktaj teritorioj en Centrameriko, KaribioSudameriko.

La tri specioj estas la jenaj:

La parulioj de la genro Wilsonia estas 12–13 cm longaj. Ili havas flavajn subajn partojn kaj nigrajn kapomarkojn en almenaŭ la plenkreska maskla plumaro. Du specioj havas senmarkajn olivverdecbrunan dorson, sed la Kanada parulio havas grizajn suprajn partojn kaj migras multe pli for ol la aliaj specioj de la genro.

La reprodukta habitato estas larĝfoliaj arbaroj kun densa subkreskaĵaro. Tiuj birdoj nestumas malalte en arbusto aŭ surgrunde; la ino demetas 3-6 ovojn en tasforma nesto.

La parulioj de la genro Wilsonia manĝas insektojn, ofte kaptitaj dumfluge, kaj ili havas distingajn kantojn laj laŭtajn alvokojn ĉip.

Kelkaj fakuloj sugestas, ke la genro Wilsonia inkludu ankaŭ la specion de la Ruĝfrunta parulio, kiu estas ĝenerale enmetita en propra genro Cardellina.[1]

Tiu genro ricevis nomon kiu omaĝas la usonan ornitologon Alexander Wilson.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dunn, Jon. (1997) Warblers. New York: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-78321-6.

Literaturo[redakti | redakti fonton]