Wim Jansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wim Jansen
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1948 (1948-03-07)
en Amsterdamo
Morto 2-an de februaro 2024 (2024-02-02) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoeŭskanederlandaitala
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantistoinĝenierolingvistodocento • universitata instruisto
vdr

Wim JANSEN (naskiĝis la 7-an de marto 1948 en Amsterdamo kaj mortis la 2-an de februaro 2024 en Leiderdorp) estis nederlanda inĝeniero pri kosmotekniko, lingvisto,interlingvisto kaj esperantologo en la Universitato de Amsterdamo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Jansen diplomiĝis en Delft en 1970 kiel aerspaca inĝeniero, poste li eklaboris ĉe la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kie li okupiĝis interalie pri organizado de esplorado en sen-gravita medio. En sia libertempo li studis lingvojn, inkluzive de Esperanto. En 1989 li finis duan akademian kurson, pri kompara lingvistiko kaj eŭska lingvo ĉe la Universitato de Leiden.

Jansen publikigis la unuan eŭskan-nederlandan vortaron kaj elementan eŭskan lernolibron por la usona merkato.

Post sia kariero en eŭropa kosmovojaĝado, kiu daŭris ĝis 1998, li aktivis kiel publicisto kaj kiel lingvoinstruisto en plenkreskuledukado.

Ekde 2002, li okupis la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo kiel partatempa speciala profesoro. Li instruis la elektan kurson interlingvistiko kaj Esperanto kaj faris esploron pri la natura maniero, per kiu parolantoj de Esperanto plenigas blindpunktojn en la gramatiko de tiu ĉi lingvo.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Wim Jansen naskiĝis en esperantista medio[1]

De 1966 ĝis 1971 Wim Jansen estis prezidanto de Nederlanda Esperanto-Junularo.[2] Li kunredaktis , kun Simo Milojeviĉ kaj Ulrich Lins la revuon "Kontakto".

Li konis sian edzinon, Marisa, devenanta el Italio, pere de Esperanto.

De 2002 ĝis 2013 li estris la katedron pri interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la universitato de Amsterdamo.

En 2008 dum la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo, Jansen estis la rektoro de la Internacia Kongresa Universitato de UEA kaj AIS.

En 2014 li estis laŭreato de la diplomo de UEA pro elstara agado.

En 2015 aperis dudirekta Eŭska-Esperanta/Esperanta-Eŭska vortaro, verkita de Aitor Arana kaj provlegita de Wim Jansen[3].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ni lernu la eŭskan
Ni lernu la eŭskan
  • angla (1990) A numerical review of three Basque dialects en International Journal of Basque Linguistics and Philology, ASJU, XXIV-3
  • hispana (1992) Acento y entonación en Elorrio en International Journal of Basque Linguistics and Philology, ASJU, XXVI-2
  • nederlanda (1996) Baskisch-Nederlands, Nederlands-Baskisch, Noordwijk
  • angla (1998) Basque-English, English-Basque, Dictionary and Phrasebook, New York, Hippocrene Books Inc.
  • nederlanda (1999) Zuiverheid en zuivering in het Baskisch in Taaltrots. Purisme in een veertigtal talen, Contact, Amsterdam/Antwerpen
  • angla (2002) Beginner's Basque, New York, Hippocrene Books Inc.
  • nederlanda (2007) Woordvolgorde in het Esperanto, Utrecht: LOT, doktoriga disertacio
  • esperanto (2008) Naturaj vortordoj en Esperanto, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, ISBN 978-92-9017-103-4
  • nederlanda (2009), Esperanto, een taal om van te houden (Esperanto, ŝatinda lingvo)
  • germana (2009) Baskisch und Esperanto: ein Strukturvergleich en Esperanto und andere Sprachen im Vergleich, Berlin
  • angla (2012) The learnability of the reflexive in Esperanto. Linguistics in Amsterdam 5(1).aquí (Konsultita en 2012-08-25).
  • esperanto (2012) "Pri kelkaj malfacilaĵoj en Esperanto". Internacia Pedagogia Revuo 42(12/2), 25–30.
  • Wim Jansen kune kun Aitor Arana (2016) Ni lernu la eŭskan. Gramatiko kaj ekzercoj, Monda Asembleo Socia, ISBN 9782369602453
  • esperanto (2018) Mil eŭskaj proverboj, Kun indeksoj eŭskalingva kaj Esperanta, 115 paĝoj, ISBN 9788415508946

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spacveturo kaj vortordo, nekrologo pri Jansen, verkita de Ulrich Lins en Libera Folio.
  2. Estraroj. Arkivita el la originalo je 2020-06-16. Alirita 2019-11-12.
  3. Ni lernu la eŭskan, Gramatiko kaj ekzercoj. Aitor Arana / Wim Jansen (2016, Haranaga, Erroteta / Eŭska Esperanto-Asocio, ISBN 978-84-15508-72-4)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]