Wine
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 16 Maj. 2011.
14 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Wine | |
|---|---|
|
Agordaroj de Wine |
|
| Aŭtoro: | Alexandre Julliard |
| Programisto: | Teamo de Wine |
| Lasta stabila versio: | 1.4.0 (7-a de marto 2012) |
| Operaciumo: | UNIX-similaj |
| Konstruaĵo: | C |
| Licenco: | LGPL |
| TTT-ejo: | http://www.winehq.org/ |
Wine (/waɪn/, rikura akronimo de la angla esprimo Wine Is Not an Emulator, "Wine ne estas imitilo") estas libera realigo de Windows API por UNIX-similaj operaciumoj uzante X kaj OpenGL. Ĝi ebligas rulon de multaj vindozaj programoj en tiuj sistemoj kaj faciligas transmigron de Vindozo. Ĝi funkcias ĉe Linukso, *BSD kaj Solaris, ankaŭ ekzistas neoficialaj portaĵoj al aliaj POSIX-kongruaj operaciumoj kiaj Mac OS X, AIX, HP-Ux ktp. Ĝi estas portaĵo de API, sed ne imitilo de komputilo, kiel qemu aŭ VMware.

