Winifred Sackville Stoner, patrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winifred Sackville Stoner, patrino
Persona informo
Naskonomo Winifred Sackville
Naskiĝo 30-an de novembro 1883 (1883-11-30)
en Londono
Morto 23-an de novembro 1931 (1931-11-23) (47-jaraĝa)
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Familio
Infano Winifred Sackville Stoner, filino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Winifed Sackville STONER (ĉ. 1870-1931) estis edukistino, fondinto de tri lernejoj de "natura edukado" kaj esperantistino. Ŝi estis la patrino de Winifred Sackville Stoner, filino (1902-1983), mirinfano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la jaro de ŝia naskiĝo ne estas konfirmita, oni scias, ke Winifred Sackville edziniĝis 1900-02-03 kun James Buchanan Stoner en Buffalo, Novjorkio (Usono). Ilia filino, ankaŭ nomita Winifred Sackville Stoner, naskiĝis en 1902 en Evansville, Indiana (Usono). La inteligenteco de la pli juna Stoner estis rekonita, kiam ŝi estis tre juna. Sesjara ŝi kapablis uzi skribmaŝinon, kaj dekjara ŝi povis paroli inter ses kaj 13 lingvoj. Naŭjara ŝi trapasis la enirekzamenojn de la Universitato Stanford kaj la Universitato de Wisconsin en Madison. Ŝi juna lernis ankaŭ ludi violonon kaj pianon, kaj krome venkis en pluraj ŝakturniroj.

La patrino Stoner kredis, ke lernado devas esti amuza, ekscita kaj stimula al ĉiuj sentumoj. Ŝi instigis uzadon de ludiloj kaj skribmaŝinoj, kiujn ŝi kredis "liberigaj" por junaj infanoj. En tiu tempo ŝi publikigis poemarojn kaj librojn pri lokaj historioj. Ŝi estis subtenanto de Esperanto; en 1910 la okjara filino produktis tradukon de Mother Goose [Patrino Anserino] en Esperanto. En la 1910-aj jaroj la patrino Stoner veturis kun la filino al diversaj kunvenoj de la kleriga movado Chautauqua. Kiam la filino estis pli aĝa, ambaŭ vojaĝis al Eŭropo, kie la filino publike prelegis pri Esperanto. En 1916, la Bobbs-Merrill Company en Indianapolis eldonis la Manual of Natural Education [Manlibro de Natura Edukado] de patrino Stoner.

Meze de la 1920-aj jaroj, la familio Stoner estis translokiĝinta al Nov-Jorko. La patrino kaj la filino daŭre publikigis verkojn dum la 1920-aj jaroj, inkluzive la monatan bultenon Mother Stoner's Bulletin, kiu pritraktis ilian starpunkton pri edukado. En 1925, la patrino Stoner fondis la League for Fostering Genius [Ligo por Kulturado de Genieco].

La patrino Stoner oficiale petis almenaŭ du patentojn. Ŝi vendis sian patenton de 1920 por bombon-volvaĵo al la Newark Paraffine & Parchement Paper Co. En 1923 ŝi ricevis patenton por pulvoro destinita por purigado kaj moligado de la haŭto.

En 1927 la patrino kaj la filino entreprenis vojaĝon tra Usono kaj Okcidenta Eŭropo, kiun la New York Times nomis "ĉaso je geniuloj". Ŝi klopodis identigi aliajn talentajn infanojn por plua pristudado. Laŭ la New York Times, la patrino Stoner elpensis ses kategoriojn por klasi homojn. En ascenda ordo de valoro, ili estis: idiotoj, detruistoj, moronoj, hipermoronoj (la klaso, al kiu laŭ ŝi la plimulto de homoj apartenas), geniuloj (kiuj estas kreivaj) kaj progresistoj (kiuj kapablas atingi aferojn en komerco kaj parencaj kampoj). La lastaj du, laŭ ŝi, estas la solaj "konservindaj".

Winifred Sackville Stoner mortis je kronika nefrito 1931-11-23, 49-jara, laŭ la tombejo Woodlawn kaj laŭ Time Magazine, aŭ 58-jara, laŭ Heritage Quest Online.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]