Winnetou II

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Winnetou II (1964) estas filmo laŭ motivo de romano de Karl May Winnetou.

Winnetou II
Fotopiedo
Fotopiedo
Originala titolo Winnetou II
Produktadlando Germanio, Italio, Jugoslavio
Filmita en Jugoslavio: Mali-Alan ĉe Obrovac, Grobnik Polje ĉe Rijeka, Plitvicaj lagoj, Platak u Rijeky, Stobreć u Splitu, Solin u Splitu
Originala lingvo germana
Kina aperdato 17-a de septembro 1964
Daŭro 94 min
Ĝenro Aventurema
Kameraado Q1360465
Reĝisoro(j) D-ro Harald Reinl
Produktisto(j) Horst Wendlandt
Scenaro Harald G. Petersson
Laŭ la verko de Karl May
Muziko Martin Böttcher
Ĉefrolantoj
Laboratorio kaj Optikaj efektoj Erwin Lange
Produkto Rialto Film Preben Philipsen GmbH & Co KG, Berlin; Jadran Film, Zagreb; Société Nouvelle de Cinématographie S.A., Paris;Atlantis Film S.p.A., Rom
Distribuo  ???
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Fono de la estiĝo de filmo[redakti | redakti fonton]

Produktoro Horst Wendlandt estas sur zenito de sia sukcesa kariero. Ankaŭ lia dua filmo de May Winnetou I allogis en kinejojn milionojn da vizitantoj, kaj tial jam estas neniel dubinde, ke oni daŭrigos en la filmado. Por la jaro 1964 estas planitaj tuj du filmoj, nome Winnetou II kaj Unter Geiern (Inter vulturoj). En la jaro 1965 estus sekvonta Winnetou III, Der Ölprinz (Petrola princo) kaj Old Surehand, kiu estos dividita en du aŭ tri partojn. Wendlandt elektas sole tiajn librojn, en kiuj aperas Winnetou kaj Old Shatterhand. Sed li transsaltas librojn kun malmulte allogema titolo: filmon kun Winnetou kun nomo Kristnasko li simple ne kapablas imagi... Pierre Brice kaj Lex Barker renkontiĝas kiel Winnetou kaj Old Shatterhand jam kvaran fojon. La populareco de Pierre ascendas en tian mezuron, ke ĉiumonate li ricevas de ŝatantoj kelke da miloj da leteroj. Se tio agos tiel plu, mi devos havigi pli da poŝkestojn, ridas Brice. Ĉifoje la brita aktoro Anthony Steel, la eksa edzo de seksbombo Anita Ekberg, rolas malbonulon Forrester-on. Nova ano de la teamo estas juna italo Mario Girotti (pase multe pli fama kiel Terence Hill), kiu kiel leŭtenanto Merril transprenos al Winnetou belan Ribannon en prezento de Karin Dor. Renato Baldini rolas kolonelon Merril-on, Gojko Mitić vicestron Blankan Korvon. Pri komikecon zorgas Eddi Arent kiel lordo Castlepool kaj ankaŭ Mirko Boman kiel Gunstick Uncle, kiun li bedaŭrinde korpigas lastfoje.

Preparoj por la filmado[redakti | redakti fonton]

Por skribi scenarion estis denove komisiita Harald G. Peterson. La 15-an de aprilo 1964 en Constantin okazas interkonsiliĝo. La scenario estas akceptita preskaŭ sen mencioj. Ekde tiu ĉi momento restas nur kvar semajnoj ĝis la komenco de filmado... Laŭ deziro de Wendlandt filmo Winnetou II estas alportonta ankoraŭ pli da streĉo kaj aventuro, kaj pri tio devas zorgi precipe incendio de petrola kampo en New Venango kaj duelo de Winnetou kontraŭ griza urso. Reĝisoro Harald Reinl volas proponi a spektantoj novajn pejzaĝajn motivojn, do homoj el Jadran-filmo ekiras rigardi novajn lokojn por filmado. Unu el ili estas pejzaĝo de norda Jugoslavio, ĉirkauaĵo de konata vintra sportcentrejo Bled. Ĉi tie - precipe ĉe Kredarica - oni estas filmontaj plenajn 11 tagojn. Se la pejzaĝo ne plaĉus al Reinl, en rezervo estos pruvatestita Mali Alan. Plua loko de filmado devas esti Šibenik. Proksime de vilaĝo Prukljan, 30 km de Šibenik, estus konstruota New Venango kaj vilaĝo de ponkoj. Ĉi tie oni kalkulas kun sume 21 tagoj de filmado. La tria posteno estos al ĉiuj la bone konata ĉirkaŭaĵo de Rijeka, kie estas situonta fortikaĵo Niobara kaj vilaĝo de assiniboinoj. Ĉi tie estas planita sume 26 filmtagoj. Sed Reinl (krom Grobnicke Polje ĉe Rijeka) decidiĝis filmi en aliaj lokoj kaj tiel ni povas en la filmo vidi filmerojn el stalaktita groto ĉe Pustojna en Slovenio, kaj el ĉirkaŭaĵo de KarlobagSplit.

Ursoj Mundi, Peter kaj Peggy[redakti | redakti fonton]

Volante aĉeti petrolon
Antaŭ kaverno de indianoj

La filmado de filmo komenciĝis la 18-an de majo 1964 per unu el la plej malfacilaj scenoj: Winnetou estas savanta Ribannon, filinon de estro de assiniboinoj, antaŭ urso. Produktestro Erwin Gitt rakontas: Ni bezonis urson, memkompreneble ke grizan urson kaj ne ian urseton. Ni do ricevis tuj tri grizajn ursojn de Rudi Althoff. Ili nomiĝis Mundi, Peter kaj Peggy, ili estis naŭjaraj, ili pezis ĉirkaŭ 600 ĝis 800 kg, ili mezuris 2,30 metroj kaj ili devis neniam apartigitaj unu de la alia. Sed en la preta filmo estas videblaj nur malmulte da filmeroj kun veraj ursoj. Reĝisoro Reinl konjektis, ke li povas konfidi eĉ ne pri tiuj plej bone ekzercitaj cirkaj ursoj kaj do ilia ekzercisto Rudi Althoff devis survesti ursan pelton kaj la plej gravajn scenojn roli mem. Proksime de la loko, kie estis okazanta la duelo kun la urso, troviĝas la stalaktita groto, en kiu oni filmis la finan sekvencon de la filmo. Por ke entute eblu la tutan spacon lumigi, devis esti ĉi tie uzitaj ĉiuj reflektoroj, kiujn la stabo havis je dispono. Pierre Brice devis esti sukcesa en peziga ekzameno: por ke li liberigu Ribannon el kaptiteco, li devis komune kun assiniboinaj batalantoj enpaŝi en malvarmegan lagon. Entute en la tuta groto estis nereala malvarmo kaj ĉiuj elspiris, kiam ĉi tie la filmado estis finita.

La filmado[redakti | redakti fonton]

Loko de filmado: Split[redakti | redakti fonton]

Nun la stabo transŝoviĝis en la faman havenurbo Split kaj enloĝigis en moderna hotelo Marijan. La 28-an de majo 1964 komenciĝas filmado de unu el la plej efekta scenoj en la tuta filmo: la incendio en New Venango, kiu estis konstruita en malnova ŝtonminejo en Stobreć sude de Split. Piroteknikisto Erwin Lange konsumis por tiu ĉi incendio sume 2000 kg da benzino, 2000 kg da mazuto, 200 kg da benzolo, 6 propan-butanaj bomboj, 20 kg da dinamito, 50 torĉoj, 250 kg da cemento kaj 100 elektraj bruligiloj. Laboroj okazis sen pli grandaj malfacilaĵoj kaj do la teamo baldaŭ transloĝiĝis norden de Split, kie troviĝis antaŭurbo Solin. Sur ties rando situis grandega cementfarejo, en kies proksimeco estis filmata atako kontraŭ veturiloj kun vilaĝanoj kaj ankaŭ interpafado inter banditoj kaj Winnetou, Old Shatterhand kaj Castlepool. Sude de Split kaj Stobreć, en loko nomata Radmanove mlinice, estis konstruita artefarita enirejo en la groton de assiniboinoj, kiu estis servonta sole por filmado de eksterejo, ĉar filmeroj de la interno de groto estiĝis jam en Postojna. Enproksimeco 247 km norde de Split troviĝas Karlobag. Proksime de malgranda vilaĝeto Lukovo oni filmis plenajn kvar tagojn filmerojn de la indianoj, soldatoj kaj la banditoj rajdantaj sur ĉevaloj. Ankaŭ sceno, en kiu Old Shatterhand savos ripozantajn soldatojn, estiĝis ĉi tie.

Loko de filmado: Grobnicka Polja ĉe Rijeka[redakti | redakti fonton]

La 18-an de junio 1964 la teamo transŝoviĝis ĝis Rijeka. Ĉi tie - en Grobnicka Polja - arkitekto Tadej konstruis fortikaĵon Niobara. Kvankam tio estis la impona konstruaĵo, ĝi ja ne estis komparebla kun fantasta fortikaĵo Grand en filmo Old Shatterhand de Brauner. Tio certe ne estis kulpo de la arkitekto - tio estis simple demando de mono kaj kalkulado. Unu el lastaj lokoj, kie ili filmis, estis Platak. Profunde en arbaro la filmistoj malkovris belegan ampleksan herbejon, sur kiu ili konstruis tendaron de assiniboinoj. Sed ĉi tie estis unu tre malgranda problemo: ili troviĝis meze de vintra sporta centrejo kaj kameraisto Kalinke devis do bone atenti, por ke en filmeroj ne aperu skitrenigilo. La 20-an de julio 1964 la filmado estas je la fino. En berlina studio CCC oni poste filmis kelkajn filmerojn el New Venango, kaj en help-ateliero en Split kaj Rijeka ili filmis ekz. scenon de la internaĵo de tendo de Tah-Ŝa-Tunga.

Premiero kaj aprezoj[redakti | redakti fonton]

Premiero de la filmo okazis ĵaŭde la 17-an de septembro 1964 en Essen. Same kiel ĉe la antaŭaj filmoj publiko estis entuziasmiĝinta. Miloj kaj dekmiloj da homoj volis vidi Winnetou-on, Old Shatterhand-on, Ribannon, Castlepool-on kaj malbonulon Forrester-on, sed sole 4416 el ili trovis dum tri premieraj prezentoj lokon. Ĉiuj ceteraj atendis kun nepriskribebla entuziasmo en pluvego ankaŭ kinejo. La filmo denove ricevis filman prezon Wertvoll, FBW estis pro la sukceso de filmoj de May tiom embarasita, ke ĝi eĉ ne kuraĝis kritiki ion. Por pli ol tri milionoj da vizitintoj en la paso de 12 monatoj la filmo akiris Oran ekranon, kiu estis donita al ĝi la 14-an de oktobro 1965 en Essen okaze de premiero de filmo Winnetou III. Por komerce la plej sukcesa filmo de la jaro 1965 ĝi akieis aprezon Bambi.

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

Winnetou Pierre Brice
Old Shatterhand Lex Barker
Sam Hawkens Ralf Wolter
Ribanna Karin Dor
Forrester Anthony Steel
Lord Castlepool Eddi Arent
Luke Klaus Kinski
Leŭtenanto Merril Mario Girotti (Terence Hill)
Kolonelo Merril Renato Baldini
Blanka Korvo Gojko Mitić
Tah-Ŝa-Tunga Bogdan Buljan
Gunstick Uncle Mirko Boman
Susan Merril Marie Noelle
Bob Miro Buhin
Ronny Valent Borović

Aliaj nomoj de la filmo[redakti | redakti fonton]

Aŭstrio: WINNETOU 2. TEIL. Belgio: WINNETOU – LE TRESOR DES MONTAGNES BLEUES / WINNETOU DE SCHAT DER BLAUWE BERGE. Ĉeĥio: VINNETOU - RUDÝ GENTLEMAN. Danlando: KRIGERHOVDINGEN WINNETOU. Francio: LE TRESOR DES MONTAGNES BLEUES. Granda Britio: LAST OF THE RENEGADES. Hispanio: LA CARABINA DE PLATA. Italio: GIORNI DI FUOCO. Jugoslavio: VINETU II DEO. Nederlando: WINNETOU KEERT TERUG. Pollando: WINNETOU II. SERIA. Portugalio: WINNETOU – REVOLTA DOS APACHES. Svedio: VÄSTERNS LAGLÖSA. Svislando: WINNETOU 2. TEIL. Usono: LAST OF THE RENEGADES.

Agado de la filmo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de sia patro la estro de ĉiuj apaĉoj vivantaj sur ampleksaj ĉasejoj inter Teksaso kaj nova Meksiko fariĝis la juna Winnetou. Konkerantoj el ĉiuj mondpartoj enpenetradis en pluajn kaj pluajn teritoriojn kaj ilia senrespekta sinteno minacis eksplodigi novan militon de ruĝuloj kontraŭ blankuloj. Winnetou konsideris kiel sia vivmesaĝo malebligi al tiuj ĉi teruroj, kiuj povis signifi pereon de ĉiuj indianaj triboj.

Winnetou savos Ribannon, filinon de la estro de assiniboinoj, el ungegoj de urso. Estro Tah-Ŝa-Tunga, la patro de Ribanna, plenumos deziron de Winnetou kaj tralasos leŭtenanton Merrilon kaj liajn amikojn, kiujn li antaŭ kaptis. Tiuj poste vidas, kiel banditoj murdis la tuta vilaĝon de ponkoj. Castlepool renkontiĝas kun Old Shatterhand kaj ili rajdas komune ĝis New Venango. Old Shatterhand venas en konflikton kun laboristoj kaj poste eĉ kun Forrester, ilia ĉefulo. Unu ponko, kiu supervivis la atakon de banditoj, kaŝobservas ĉion kaj bruligos New Venangon. Old Shatterhand kaj Castlepool sukcesos eskapi kaj ili renkontiĝas kun Winnetou. La fratoj rajdas al assiniboinoj kaj Castlepool eĉ spite al avertoj rajdas reen en New Venangon, kie li estas denove kaptita far de Forrester. Winnetou volas edziĝi kun Ribanna. Estroj de ĉiuj triboj kunvenos en fortikaĵo Niobara, kie ili intertraktas pri paco. Sed tiu estas fermita nur tiam, kiam Merril petas estron Tah-Ŝa-Tungon je la mano de Ribanna. Winnetou kun Old Shatterhand forrajdas ĝis New Venango, kie ili trovos kaj liberigos Castlepool-on. Tiu sciigos ilin, ke Forester forrajdis al Griza Kanjono. Tie li formurdos kolonon de blankuloj kaj li kamuflos ĉion tiel, ke tio aspektu, ke indianoj faris ĉion rompinte la interkonsenton. Merril kun Ribanna gvidas virinojn kaj infanojn al kaŝejo en groto. Forrester kaptos ilin. Winnetou sukcesos liberigi ĉiujn. Forrester klopodas fuĝi tra grota aperturo, sed la indianoj supre atendas lin kaj mortigos lin.

Interesaĵoj el la filmado[redakti | redakti fonton]

Pierre Brice kiel Winnetou rajdis en tiu ĉi filmo du ĉevalojn. Unu estis uzata sole por rajdistajn filmerojn. La alia ĉevalo estis dublanto de la rajdista ĉevalo kaj ĝi estis uza por trukoj. Bedaŭrinde tiu ĉi dublanto dum la filmado mortis kaj al la stabo restis je dispono nur unu speciale ekzercita ĉevalo - malfeliĉe tio estis blanka ĉevalo. Winnetou kaj ĉu sur blanka ĉevalo? Pere de specialaj kolorigaj rimedoj por besta hararo estis tiu ĉi problemo solvita.

En filmo Winnetou II rolis 3500 porokazaj aktoroj kaj 2000 ĉevaloj, estis bezone tridek aŭtomobiloj, unu aŭtobuso, unu bestkuracisto kaj unu kuracisto, estis uzitaj 158 perukoj, 10 km da kabloj kaj 400 sagoj, falis 25000 ekpafoj el pafiloj kaj revolveroj.

Redaktisto de magazeno Bravo Dirk Fonda rakontas: "Dum unu terurega ŝtormo la tuta stabo sidis enuigite kaj tedigite en hotela ĉambrego. Subite enkuregis enen unu ridinde aspektanta bandito tirante kun si ankoraŭ pli mirinde aspektantan squaw-on. Post momento de ĝenerala mirego kaj mirigo el la juna bandito malkaŝiĝis Karin Dor kaj el la indiana squaw Pierre Brice."

Salajro de unu porokaza aktoro faris 16 DM por unu tago, akrobatistoj ricevis por unu falo 160 DM. Dum la filmado okazis multe da lezoj, kiuj estis plejmulte kaŭzitaj pro falo de sur ĉevalo. Kvin porokazaj aktoroj suferis gravajn brulvundojn dum la incendio en New Venango, kvankam ili surhavis asbestajn surtutojn. Karin Dor vundiĝis sian kapon, sed post kvar tagoj de ripozo ŝi povis denove labori. Ankaŭ reĝisoro Reinl suferis malpli gravan vundon, sed kiu ne okazis al li dum la filmado, sed dum dimanĉa futbalmatĉo...

Uzita lireturo[redakti | redakti fonton]

  • PETZEL, Michael. Karl-May-Filmbuch. Karl-May-Verlag, Bamberg, 1998.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]