Winrich von Kniprode

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winrich von Kniprode
22-a Alta Majstro de la Germana Ordeno
Regado 1351-1382
Antaŭulo Heinrich Dusemer
Sekvanto Konrad Zöllner von Rotenstein
Persona informo
Winrich von Kniprode
Naskiĝo ĉirkaŭ 1310
en Monheim am Rhein
Morto 24-a de junio 1382
en Malborko
Tombo Marienburg vd
Religio katolikismo vd
Profesio
Okupo militestro • diplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Winrich von Kniprode sur kastela korto en Malborko / Malbork
De maldekstre: Hermann von Salza, Siegfried von Feuchtwangen, Winrich von Kniprode, Albreĥto (Prusio), statuoj de la kvar Altaj Majstroj de la Teŭtona Ordeno, sur la korto de meza kastelo en Malborko
La Kapelo de Sankta Anna, kun la tri tomboŝtonoj de la Grandaj (Altaj) Majstroj de la Teŭtona Ordeno i.a. de Winrich von Kniprode
Cenotafo omaĝe al Winrich von Knirode en Monheim am Rhein

Winrich von Kniprode estis la 22-a Alta Majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj. Li estis la plej longe servanta Alta Majstro plenumante la oficon dum 31 jaroj (1351-1382).

Li naskiĝis ĉirkaŭ 1310 en Monheim am Rhein apud Kolonjo. Von Kniprode servis kiel komandoro (komturo) de Dancigo (1338-1341) kaj Balga (1341-1343). En 1341 li estis plirangigita al Alta Marŝalo.

Winrich von Kniprode estis elektita Alta Majstro en 1351. Li longe konfliktis kontraŭ la Grandprinclando Litovio por okupi Livonion. Li venkis en batalo ĉe Rudau. Von Kniprode mortis en 1382 kaj estis entombigita en la kastelo en Malborko, en maŭzoleo sub la Kapelo s-ta Anna.