Winschoterdiep

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winschoterdiep
kanalo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

La Winschoterdiep estas kanalo inter Groningen kaj Winschoten en Nederlando.

La kanalo longas 35½ km kaj taŭgas por ŝipoj ĝis 1350 toneloj. Ĝi havas dekses pontojn, du kluzojn kaj unu fluskluzon (gardopordegon).

En la parto inter Hoogezand kaj Waterhuizen troviĝas kelkaj ŝipfarejoj kiuj estas specialigitaj en la konstruo de marbordaj ŝipoj. La larĝo de ĉi tiuj ŝipoj estas limigita pro la larĝo de la pontoj kie ili devas trapasi kiam ili estas finkonstuitaj. La ŝipfarejoj estas karakterizataj pro la transversaj enakvigejoj. La ŝipoj estas flanke enakvigataj paralele je la kanalo.

Transversa enakvigo de ŝipo en la Winschoterdiep
Marborda ŝipo ĉe ŝipfarejo en la Winschoterdiep
Winschoterdiep apud Scheemda