Winston Churchill
La Tre Honorinda | |||||
Sir Winston Leonard Spencer Churchill OĜ OM OKH TO KRS SK SK (Kanado) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Winston Churchill
| |||||
Persona informo | |||||
Winston Churchill | |||||
Naskonomo | Winston Leonard Spencer Churchill | ||||
Naskiĝo | 30-a de novembro 1874 en Ŝablono:Flagikono Blenheim, Oxfordshire, Anglio | ||||
Morto | 24-a de januaro 1965 en Ŝablono:Flagikono Hyde Park, Londono, Anglio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | St Martin's Church, Bladon vd | ||||
Religio | Anglikana | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Dublino • Palaco Blenheim vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Lernejo Harrow • Royal Military College, Sandhurst • St George's School, Ascot • Stoke Brunswick School • Salisbury Cathedral School vd | ||||
Partio | Konservativa (1900–1904, 1924–1964) Liberala (1904–1924) | ||||
Subskribo Winston Churchill | |||||
Familio | |||||
Patro | Randolph Churchill vd | ||||
Patrino | Jennie Jerome vd | ||||
Gefratoj | Jack Churchill vd | ||||
Edz(in)o | Clementine Churchill | ||||
Infanoj | Diana Churchill, Randolph Churchill, Sarah Tuchet-Jesson, Marigold Churchill, Mary Soames | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • historiisto • ĵurnalisto • pentristo • aŭtobiografo • scenaristo • biografo • ŝtatreprezentanto • oficiro • verkisto vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A History of the English-Speaking Peoples ❦ La Dua Mondmilito ❦ A Traveller in War-Time vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando | |||||
Dum | 26-a de oktobro 1951 – 7-a de aprilo 1955 | ||||
Antaŭulo | Clement Attlee | ||||
Sekvanto | Anthony Eden | ||||
Dum | 10-a de majo 1940 – 27-a de julio 1945 | ||||
Antaŭulo | Neville Chamberlain | ||||
Sekvanto | Clement Attlee | ||||
Ministro de Financoj | |||||
Dum | 6-a de novembro 1924 – 4-a de junio 1929 | ||||
Antaŭulo | Philip Snowden | ||||
Sekvanto | Philip Snowden | ||||
Ministro de Enlando | |||||
Dum | 19-a de februaro 1910 – 24-a de oktobro 1911 | ||||
Antaŭulo | Herbert Gladstone | ||||
Sekvanto | Reginald McKenna | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sir Winston Leonard Spencer CHURCHILL [ĉerĉil] (n. la 30-an de novembro 1874, m. la 24-an de januaro 1965) estis ĉefministro de Britio de 1940 ĝis 1945 (dum la Dua mondmilito), kaj de 1951 ĝis 1955. En 1940 la lando de Churchill staris sola kontraŭ Hitlero (antaŭ la eniro de Usono kaj tiu de Sovetunio en la militon). Kune kun Stalino kaj Franklin D. Roosevelt, Churchill konstruis la politikan ordon de la postmilita mondo.
Li estis ĵurnalisto en Bura milito en nuna Sudafriko kaj partoprenis en aliaj militaj aktivecoj, ekzemple en la batalo de Omdurman proksime de Kartumo kaj en la unua mondmilito li partoprenis plani la katastrofan militiron de Gallipoli.
Churchill dum la dua mondmilito
Post la komenco de la dua mondmilito (3-a de septembro 1939 Churchill estis nomumita Unua Lordo de la Admiralaro, same kiel jam en la unua mondmilito; per tio li estis membro de la milita registaro. Li akre kritikis la paceman politikon de Neville Chamberlain[1]. La 10-an de aŭgusto 1940 Chamberlain rezignis kaj, kontraŭ la politikaj kutimoj, faris rekomendon al la reĝo: Lia posteulo estu homo subtenata de ĉiuj tri grandaj partioj. La reĝo nomumis Churchill, kiu oficiale dankis al Chamberlain pro lia subteno[2].
Tuj post lia enposteniĝo kiel ĉefministro, li donis unuan prioritaton al la produktado de militaj aviadiloj. Kiam dum aŭgusto 1940 la aviadila batalo pri Britio atingis sian pinton, tiu prioritato kaŭzis, ke la hitlera Germanio unuafoje malvenkis batalon de la dua mondmilito. Ankaŭ la ordono de Churchill detrui parton de la francia mediteranea armea ŝiparo en la haveno de Oran kontribuis al la malverŝajnigo de hitler-germania invado de Britio, ĉar la nova registaro de Francio sub marŝalo Philippe Pétain interkonsentis armisticon kun hitlera Germanio, planis kunlabori kun la hitlera ŝtato kaj al la francia mararmeo tial minacis utiligado por hitleraj militaj celoj. La reĝimo de Pétain ĉesigis la diplomatiajn rilatojn kun Britio, sed dum aŭgusto 1940 Churchill kaj la francia generalo Charles de Gaulle, kiu ne kunlaboris kun hitlera Germanio, interkonsentis pri kunlaboro.
La plano de hitlera Germanio invadi Brition de aŭtuno 1940 daŭre prokrastiĝis kaj dum printempo 1941 tute nuliĝis. Dum tiuj monatoj tamen germanaj armeaj aviadiloj konstante bombe atakis Londonon kaj multajn aliajn urbojn de suda Anglio, kaj multaj – kiel ekzemple la industria urbo Coventry – grandparte detruiĝis. Post aŭgusto 1940 ankaŭ la brita armeo komencis cele ataki loĝareojn de germanaj urboj, post kiam jam antaŭe britaj bomboj provis cele detrui germaniajn fabrikojn, ekzemple en la industria Ruhr-regiono de okcidenta Germanio. Dum la somero de 1944, kiam britaj kaj usonaj armeaj aviadiloj regis la ĉielon super Germanio, la areaj bombadoj de germanaj loĝlokoj daŭris kaj eĉ intensiĝis, kvankam ili jam ne estis milite necesaj. Nur plej fine de la milito Churchill distanciĝis de marŝalo Arthur Harris, kiu ekde 1942 estris la britan aerarmeon kaj kiu tre subtenis la politikon de "morala bombado" de civilaj celoj en Germanio, kiu detruu la "batalan moralon" de la malamika civitanaro de Germanio. Ĝis hodiaŭ unuopaj historiistoj, kia la publicisto Jörg Friedrich, atakas Winston Churchill pro tio, ke li ne pli frue haltigis la bombadon de civilaj celoj de Germanio, kaj nomas lin militkrimulo. Plej drasta ekzemplo por tiu bombado estis la detruo de la centro de Dresdeno, kiu plenplenis je militrifuĝintoj el la pli orienta germania provinco Silezio – tamen ĝuste post tiu tragika bombado Churchill ja ŝanĝis sian politikon kaj haltigis la bombadon. Aliaj historiistoj substrekas, ke la brita armeo nur per aviadiloj povis ataki la hitleran Germanion, ke almenaŭ komence de la milito kaj dumnokte puraj atakoj de armeaj kaj industriaj celoj neeblis kaj ke la brita civitanaro komprenis tiujn atakojn kiel respondon al la germaniaj bombadoj de Guernica, Varsovio, Roterdamo kaj la urboj de suda Anglio, kiuj estis la unuaj tiom ampleksaj militaj bombadoj al civilaj celoj en la historio de la homaro.
La 9-an de oktobro de 1944 Winston Churchill konsentis pri la interesosferoj de Sovetunio kaj Britio.
Post la milito
Kvankam Churchill ĉiam batalis por la brita imperio, tiu iom post iom malkonstruiĝis post la dua mondmilito. En la unua postmilita parlamenta balotado de 1945 li malvenkis.
En 1951 li plian fojon venkis en la balotado kaj reiĝis, 77-jara, ĉefministro. Lia registaro subtenis usonan politikon de retenado fronte al Sovetio kaj fortigis la britan programon pri konstruado de atomaj bataliloj. La 3-an de oktobro 1952 la unua brita atombombo estis sukcese testita en la maro ĉe Aŭstralio. Poste Britio komencis la projekton Blue Peacock (blua pavo), kiu celis distribui atombombojn tra Okcidenta Germanio kaj eksplodigi ilin en la okazo de sovetia invado[3].
En 1955 Churchill demisiis favore al Anthony Eden. En 1958 la projekto Blue Peacock estis nuligita.
Churchill ankaŭ estis verkisto kaj gajnis Nobelpremion pri literaturo en 1953. Lia ĉefa verko estis lia historio de la dua mondmilito en ses volumoj. Li ankaŭ verkis historion de la anglalingva mondo.
Lia plej fama bildo montras lin fumanta havancigaron kaj gestante venkon per la fingroj ("V" formita per du fingroj).
Churchill estis subtenanto de la Baza Angla[4].
En 1956 la Premio de Karolo estis donita al Churchill.
Vidu ankaŭ
- la liston "Churchill" pri aliaj familianoj kaj pliaj signifoj de la vorto
Libro
Notoj
- ↑ Picknett, Lynn, Prince, Clive, Prior, Stephen k Brydon, Robert. (2002) War of the Windsors: A Century of Unconstitutional Monarchy. Mainstream Publishing, p. 149–150. ISBN 1-84018-631-3.
- ↑ Self, Robert. (2006) Neville Chamberlain: A Biography. Ashgate, p. 431. ISBN 978-0-7546-5615-9.
- ↑ Rob Edwards (2003-07-16). British army planned nuclear landmines (angle) (HTML). NewScientist. Alirita 2013-03-23.
- ↑ K. E. Garay (1988). ““Empires of the Mind”? C.K. Ogden, Winston Churchill and Basic English”, Historical Papers / Communications Historiques 23 (1). Alirita 2013-01-03..
Eksteraj ligiloj
|