Winterstein (Saksa Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Winterstein vidata de Teichstein
Karte Winterstein in der Sächsischen Schweiz.jpg

Winterstein [vinterŝtajn] estas la nomo de roko en Elba Grejsmontaro. Ĝi estas 390 metrojn alta kaj situas en la germana parto de la montaro - kvar kilometrojn sude de Ottendorf kaj la saman distancon nordoriente de Schmilka .

La rokon Winterstein oni nomas ankaŭ Hinteres Raubschloss [~raŭbŝlos] (Malantaua Rabokastelo), ĉar en la mezepoko sur ĝi troviĝis burgo. Post la estintaj konstruaĵoj restis malmulto; precipe truoj kie sin apogis traboj, ŝtupoj kaj cisterno.

La supra plataĵo de Winterstein estas atingebla trans fera eskalo, kiu staras vertikale meze de kavaĵo en la rokinterno kaj trans feraj ŝtuparoj en fendego.

Sur la roko prezentiĝas cirkla panoramo, kiu inkluzivas Teichstein , Lorenzsteine, Kleiner Winterberg, Affensteine kaj la vilaĝon Ottendorf.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]