Wisława Szymborska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wisława Szymborska, 2005

Wisława SZYMBORSKA [visŭava ŝimborska] (naskiĝis la 2-an de julio 1923 en Bnin, mortis la 1-an de februaro 2012 en Krakovo) estis pola poetino, eseistino kaj tradukistino. Ŝi gajnis la Premion Nobel de Literaturo (1996).

Szymborska naskiĝis en Bnin apud Poznań. En la jaro 1931 ŝia familio transloĝiĝis al Krakovo, kie ŝi studis polan filologion kaj sociologion. Ekde la 1950-aj jaroj ŝi laboris kiel ĵurnalisto por la literatura revuo Życie Literackie. La artikolojn, kiujn ŝi publikigis tie kaj en aliaj revuoj, poste aperis libroforme. Krome ŝi verkis lirikon kaj tradukis el la franca lingvo.

En Esperanto aperis