Witold Gombrowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Witold Gombrowicz

Witold Marian Gombrowicz (naskiĝis la 4-an de septembro 1904 en Małoszyce ĉirkaŭ Opatów, mortis la 25-an de julio 1969 en Vence, ĉirkaŭ Nico) – granda pola verkisto, dramisto kaj novelisto. Unu el plej gravaj mondaj skribistoj de la ekzistadismo kaj postmodernismo.

Vivo kaj Verko

Li naskiĝis en Sandomierz kiel kvara infano de Jan kaj Antonina (familie Kotowska) Gombrowicz, blazono Kościesza. Ĝi estis la nobela familio kiu loĝis en vilaĝo. En 1911 la familio hejmiĝis en Varsovio, kie Witold komencis edukiĝi en gimnazio de la nomo de sankta Stanisław Kostka, kie li finis edukadon en 1922-a jaro. Poste li studis leĝon en Varsovia Universitato. Li ricevis la titolon de magistro de leĝoj. Poste li migris al Parizo kaj studis tie en Instituto de Altaj Studioj Internaciaj Institut des Hautes Etudes Internationales. Tie por li tre gravis ankaŭ kontaktoj kun junularo kaj vojaĝo sur Mediteraneo.

Poste li strebis fariĝi juĝisto tamen li rezignis el sia plano. Li jam provis multe literature kaj eĉ komencis skribi verkon kiu estus la granda manifesto de lia malbona naturo, neoficiala. Tiu verko estis aŭtoportreto kritika kiu povis esti simila al "Stefano la Heroo" aŭ "Portreto de la Artisto de la junaj tempoj" de James Joyce tamen Gombrowicz detruis manuskripton. Li tamen skribis multe rakontojn kiujn enfine li eldonis en 1933 kiel la "Taglibro de tempo de la adoleskanteco". Ĝi estis lia debuto. Tiu aro de rakontoj Gombrowicz koncentris sur sia mema, ironia vivado dum adoleska tempo. Li ludas per la malalta formo de literaturo kreante humoran atmosferon de siaj memaj adoleskaj ecoj. Poste li komencis skribi siajn felietonojn kaj recenzoj literaturaj en "Kurier Poranny". Li ankaŭ renkontadis en tiu tempo kun multaj junuloj en kafejo "Zodiak". En tiu tempo li skribis sian plej grandan verkon postmodernan- Ferdydurke

En la jaro 1937 Gombrowicz eldonis "Ferdydurke". Neniu konas veran, unuan signifon de tiu vorto tamen historiistoj de literaturo trovis en la romano Babbitt de nobelpremiita verkisto Sinclair Lewis personon nomatan Freddy Durkee. Mem Gombrowicz montris nur sian libron kiel tutan respondon. "Ferdydurke" kunigas surrealismon, naturalismon, ekzistadismon kaj postmodernismon. Ĝi priskribas historion de tridek jaraĝa homo kiu revenas al tempo adoleska kiam li venis al la lernejo kaj komencis rilati kun knabinoj. Lia ena batalo kun sia malmatureco kaj adoleskeco kondukas lin al kritiko de la tuta konstruo de la mondo. Gombrowicz ankaŭ enkondukas nerilatajn rakontojn al la tuta verko kaj priskribas celon de la libro kiel li malkovradus la malmaturajn organojn de ĝi. Li eĉ kreas propran strukturon de la verko - la analogio, per kiu leganto povas interpreti verkon kiel li volas kreante sian propran superan celon de verko kiel la verko estus la malfermita (nocio de Umberto Eco). Aŭtoro kreas ankaŭ en sia verko multajn neologismojn (precipe famaj estas tiuj kiu esprimas malmaturan karakteron- "pupa", la postaĵeto - "upupiony", postaĵetigita, "gęba" - buŝaĉo) kaj kaŝigas parafrazitajn citojn de Juliusz Słowacki, Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński kaj aliaj. Ĉiuj organoj, fabeloj kaj opinioj de la verko estas skribataj en karaktera ironio de Gombrowicz apogita per erotiko kaj humora sarkasmo. Laŭ historiistoj de literaturo tiel kreita modernismo estas pli progresa ol modernismo de T. S. EliotEzra Pound.

Kiam oni eldonis "Ferdydurke" en Francio tiun libron recenzis ankaŭ Albert Camus. Li estis tiom mirigita, ke kreis la popularan opinion, ke "Ferdydurke" estas eble plej genia postmoderna verko. Estis ankaŭ multaj kritikuloj de tiu verko. En Pollando fervore kritikis ĝin postmodernisto Aleksander Wat. La admirantoj de "Ferdydurke" estis ekzemple Bruno Schulz kaj Zofia Nałkowska.

La valizo de Witold Gombrowicz, kun kiu li vojaĝis per ŝipo de Pollando al Argentino en 1939 jaro, kiu nun estas en la aroj de la Muzeo de Literaturo en Varsovio (danke al Rita Gombrowicz)

Nelonge antaŭ la komenco de la 2-a mondmilito en 1939 jaro Gombrowicz vojaĝis per la ŝipo Chrobry al Argentino. Kiam li enfine venis al Argentino li sciiĝis pri la atako de hitlera Germanujo sur Pollando. Li decidis loĝi en Bonaero ĝis la fino de batalo. Post la longa tempo de la malriĉeco li komencis labori en banko (Banco Polaco, la filio de pola Bank PKO S.A.). Enfine li strebis skribi artikolojn kaj rakontojn al revuoj argentinaj kunigante kun la kafejo Fray Mocho. Li eĉ tradukis na "Ferdydurke" al la hispana lingvo. Multaj argentinaj verkistoj opinias ke tiu traduko estis tre grava ago en ilia literaturo. Gombrowicz eldonis ankaŭ dramon Ślub ("La nupto"). Li komencis korespondi kun gravaj polaj verkistoj- ekzemple Jerzy Giedroyc. Kiam Pollando estis denove malliberigita per la komunismo kaj Rusio de Jozefo Stalin en Francio Giedroyć komencis mem skribi sian sendependan magazinon por Poloj. En celo de tiu magazino, kiu estis nomita "Kultura" ("Kulturo") estis sekurigo de la pola kulturo kaj konservado ĝin sendepende de malsekura komunisma ideologio. Unu el kunkreantoj de "Kulturo" estis certe Gombrowicz, kiu jam en unuaj numeroj komencis skribi siajn felietonojn kaj verkojn. En la unua volumo de la Biblioteko de Kulturo troviĝis "La nupto" kaj la nova romano - "Trans-Atlantyk". Gombrowicz rakontas tie pri sia estado en Argentino. Ne estas ĝi tamen simpla taglibro sed ironia parafrazo. La stilo de lingvo estas prenita de granda pola eposo - Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz. La ironia fabelo, priskribitaj polaj moroj kaj superstiĉoj kiel ekzemple profunda katolikismo, duelemo kaj zaściankowość (la vorto rilatanta al la libro sesa de "Sinjoro Tadeo" -esperantlingve "Nobeletejo" - en kiu priskribata estas maltoleremo, malakordemo kaj nescio de Poloj kaŝita en malgranda nobeletejo). Unuan fojon en la historio de la pola literaturo aperigas tie la problemo de samseksemuleco- tre humoreme solvita en la fabulo. La temo de "Trans-Atlantyk" estas do la polnacia sameco dum la emigracio kaj sopiro al Pollando- tuto en humora karaktero.

Poste Gombrowicz komencis skribi siajn famajn "Taglibrojn". Unua "Taglibro 1953- 1956" estis eldonita en pariza "Kulturo". En la jaro 1956 oni eldonis en komunista Pollando kvar librojn de Gombrowicz. Kun ili cenzurita "Taglibro". Dum 1960-aj jaroj Gombrowicz estis tradukita en multaj lingvoj en Eŭropo. Oni tradukis ankaŭ liajn novajn librojn- Pornografia ("Pornografio") kaj Kosmos ("Kosmo"). Tiuj tradukoj famigis lin en la tuta mondo. Oni ankaŭ enscenigis liajn dramojn, precipe en Francio kaj Germanio kaj Svedio. En 1963 jaro li revenis al Eŭropo ricevante stipendion de Fundacio de Ford por loĝi en Berlino. En 1964 jaro tamen li loĝis en Royaumont en Francio sub la Parizo. Li konis tie Rita Labrosse- kanadinon kiu skribis tiam sian laboron doktoriĝantan pri literaturo moderna. Ŝi decidis lasi sian unuan temon kaj en kelkaj semajnoj ŝi skribis novan laboron pri Witold Gombrowicz. Gombrowicz enamiĝis al ŝi. En 1964 jaro li loĝis en Vence ĉirkaŭ Nico en la sudo de Francio. Li loĝis tie ĝis sia morto. Li estis grava kandidato al Nobel-premio tamen li malgajnis per nur unu voĉo. Poste li ricevis Internacian Premion de Eldonantoj- Premio Formentor. En 28-an de decembro 1968 li mortis en Vence. Antaŭ kelkaj monatoj li edziĝis kun Rita Labrosse. Laŭ komitato de Nobel premio li estis plej forta kandidato al la premio en la jaro 1969. Anstataŭ li la premion ricevis Samuel Beckett.

La verko de Gombrowicz karakteriĝas per la ĉeesto de la psika enigo en la kulturo kaj ĉiama renkonto kun absurdo. Li reinterpretis polan Romantismon kaj rekonstruis novan arton skriban. Tial oni kunigas Gombrowicz kun ekzistadismo kaj strukturismo. Li estis ankaŭ granda postmodernisto. Per lia verko li influis Michel Foucault, Roland Barthes kaj Gilles Deleuze. Li estis tre kunigita kun verko de Jacques Lacan.

Laŭ kritikoj Gombrowicz estis la majstro de ŝirado maskojn. Laŭ historiistoj de la literaturo la plej genia verko de Gombrowicz estas Taglibroj. Ĝi skribas tie filozofike, en kaŝita kunigo kun iliaj postmodernaj, strukturismaj kaj egzistencialaj emoj. Ĝi estas granda kunigo de liaj opinioj, aŭtorefleksioj kaj filozofaj duboj pri politiko, nacieco, sameco kaj erotismo. La formo de taglibro permesas al aŭtoro montri plej gravajn temojn en la simplaj anekdotoj kaj uzi la klasikajn potencojn de la bela literaturo- ne nur postmoderne.

En la mondo plej gravaj enscenigoj de Gombrowicz faris Jorge Lavelli, Alf Sjoeberg, Ingmar Bergman kaj en Pollando Jerzy Jarocki kaj Jerzy Grzegorzewski.

La jaro 2004 estis en Pollando la jaro de Gombrowicz.

La "Ferdydurke" kaj "Pornografio" estis filmitaj. La "Ferdydurke" de Jerzy Skolimowski kaj la "Pornografio" de Jan Jakub Kolski.

Plej gravaj verkaĵoj

La listo kun informoj de la unuaj eldonoj.


External Links

Ŝablono:Projekto