Witold Lutosławski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Witold Lutosławski dirigante

Witold Lutosławski (naskiĝis la 25-an de januaro 1913 en Drozdowo apud Łomża, mortis la 7-an de februaro 1994 en Varsovio) - estis unu el plej gravaj eŭropaj komponistoj de la 20-a jarcento. Opiniata kiel la plej eminenta - krom Fryderyk Chopin kaj Karol Szymanowski - pola komponisto de ĉiuj tempoj.

Distingita de la Ordeno de Blanka Aglo.

Vivo

Li naskiĝis en Drozdowo en aristokrata familio. Tre frue ekinteresiĝis pri muziko kaj komencis komponi jam en la aĝo de 9 jaroj. Tre influis lin popola muziko de Pollando. Dum tre intensiva lernado de ludo sur piano kaj violono li komencis lerni en gimnazio de Stefan Batory en Varsovio. Tie li interesiĝis pri matematiko. Poste studis komponadon kaj pianistikon en Muzika Akademio je la nomo de Frederiko Ŝopen en Varsovio kaj post fino de tiu lernado li studadis matematikon.

En 1939 li batalis kontruax germanoj en la dua mondmilito. Poste dum okupacio li ludadis kun Andrzej Panufnik, komponisto kaj pianisto. Li kolektis ankaŭ monon por sinkaŝanta juddevena polo, genia pianisto Władysław Szpilman. Li komponadis tie sed ĉiuj komponaĵoj estis perditaj. De tiu tempo devenas nur Variacioj en temo de Paganini por piano.

Witold Lutosławski

Post la milito Lutosławski komencis komponi simfoniojn kaj koncertojn. Estis grava ano de Pola Komponista Asocio kaj li multe prelegis eksterlande. Li komponis tiam Varsovia Suito por nutrigi sian familion. Tre interesaj estas ankaŭ Karoloj Polaj kiuj estas parafrazoj de tradiciaj popolaj karoloj (kristnaskaj kantoj) de Pollando. Liaj interpretoj de karoloj estiĝis tre fama en la mondo kaj famiĝis polajn karolojn, kiuj estas plej multe en la mondo. Li komponis ankaŭ Popolajn melodiojn, la studioj por piano kaj gitaro.

En 1946 li edziĝis al Maria Bogusławska. Li komponis Unuan Simfonion kiu estas opiniata kiel dramatika esprimo pri stalinisma epoko.

En 1954 jaro li komponis Koncerton por orkestro. Per ĉi tiu koncerto Lutosławski interesigis mondon kaj tiu koncerto komencis esti plenumata ankaŭ eksterlande. Ĝin konsistas tri partoj. La sekreto de tiu verko estas la kaŝita ritmo de krakowiak kaj obertas- polaj popolaj dancoj. Enfine de komponaĵoj de tiu tempo formiĝis la inventaĵo de Lutosławski- aleatorismo kontrolita. La hazardaj frazoj estas simile kiel en serialismo unuigitaj en partoj tempe limigitaj. Lutosławski kaŝadis ankaŭ multajn frazojn de pola muziko en siajn komponaĵojn - polan ritmon kaj melodion.

Post morto de Stalin Lutosławski komencis agi pli libere en pola muziko. Li estis kunorganizisto de la unua Varsovia Aŭtuno - Festivalo de Muziko Moderna en Varsovio en 1956 jaro. Tiu plej alta en muzika kulturo en Pollando festivalo malkovris genion de inter aliaj Krzysztof Penderecki, kreinto de sonorismo, Henryk Mikołaj Górecki, pola minimalisto kaj Wojciech Kilar, pola komponisto moderna kaj filma. Li kreis tiam Polajn Kantojn.

En 1966 li komponis Duan Simfonion. Dum la premiero la duan parton dirigentis jam ne li mem sed Pierre Boulez, kiun Lutosławski opinis kiel unu el plej gravaj talentoj de estonta muziko. Poste li komponis ankaŭ Livre pour orchestre.

Dum la milita stato en Pollando evitis ĉeeston en publika vivo. En 1989 klare akceptis starpunkton de Solidareco kaj sola reprezentis muzikan medion en Civitana Komitato ĉe Lech Wałęsa.

En 1987 li ricevis oran medalon de Royal Philharmonic Society. Li ricevis multfoje titolon de doktoro (ankaŭ en Cambridge) kaj polan ordenon de Blanka Aglo - kiel la duan post papo Johano Paŭlo la 2-a. Li mortis en Varsovio kiam planis estontajn koncertojn.

La muziko post Lutosławski dankas lin ne nur pro aleatorismo kontrolita sed ankaŭ enkonduko de tre disvolvita harmoniko. Li kreis novan dodekafonion kaj enkondukis novan harmonion eksperimentante kun jazz. Lia dodekafonio estis prezentita en Muzyka żałobna (Funebra muziko) kaj li enkondukas tie ankoraŭ harmonikon devenantan de popola muziko. Dum tempo de dodekafonio seriale-sonoristika de Krzysztof Penderecki kaj John Cage li estis nomita kiel komponisto de klasika beleco.

Witold Lutosławski estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Verkoj

Simfonioj:

  • Simfonio No. 1 (1941-7)
  • Simgonio No. 2 (1965-7)
  • Simfonio No. 3 (1981-83)
  • Simfonio No. 4 (1988-92)
  • Variacioj simfoniaj(1936-8)


  • Uverturo por arĉaj instrumentoj (1949)
  • Mała suita (Malgranda suito) (1950)
  • Koncerto por orkestro (1950-54)
  • Musique funèbre (Funebra muziko) (1954-58)
  • Tri postludoj por orkestro (1958-63)
  • Jeux vénitiens (Veneciaj ludoj) (1960-61)
  • Livre pour orchestre (1968)
  • Preludoj kaj fugo (1970-72)
  • Mi-Parti (1975-76)
  • Novelette (1978-79)
  • Chain I (1983)
  • Fanfare pot Louisville (1985)
  • Chain III, por orkestro (1986)
  • Slides (1988)
  • Preludo por G.M.S.D., por orkestro (1989)
  • Interludo por Orkestro (1989)
  • Variacioj en temo de Paganini, por piano kaj orkestro (1978)
  • Dancaj Preludoj, por klarneto kaj ĉambra orkestro (1955)
  • Cello Concerto (1969-70)
  • Grave, metamorfozoj (1981)
  • Duobla Koncerto (1979-80)
  • Chain II, dialogo por violono kaj orkestro (1984-5)
  • Partita, por violono kaj orkestro (1988)
  • Piano Concerto (1987-88)

Voĉaj:

  • Lacrimosa, por soprano kaj orkestro (1937)
  • Pieśni walki podziemnej (Kantoj de subtera batalo) por voĉo kaj piano (1942-44)
  • Dudek polaj kristnaskaj kantoj, por voĉoj kaj piano (1946)
  • Tryptyk Śląski (Silezia Triptiko), por soprano kaj orkestro (1951)
  • Kantoj de infanoj, por voĉo kaj piano (1953, orkestrita 1954)
  • Kvin kantoj, por soprano kaj piano (1957, orkestrita 1958)
  • Trois poèmes d'Henri Michaŭ, por ĥoro kaj orkestro (1961-63)
  • Paroles tissées, por tenoro kaj ĉambra orkestro (1965)
  • Les Espaces du Sommeil, por baritono kaj orkestro (1975)
  • Chantefleurs et Chantefables, for soprano and orchestra (1989-90)

Instrumenta:

  • Piana Sonato (1934)
  • Variacioj en temo de Paganini, por du pianoj(1941)
  • Popolaj melodioj, 12 partoj por piano (1945)
  • Dancaj Preludoj (1954)
  • Dancaj Preludoj (1959)
  • Kvarteto korda (1964)
  • Epitafio (1979)
  • Grave, metamorfozoj (1981)
  • Malgranda overturo (1982)
  • Partita, por violono kaj piano (1984)
  • Subito, por violono kaj piano (1991)

Bibliografio

  • C. Bodman Rae: The Music of Lutoslawski, Londono, Faber and Faber, 1994
  • C. Bodman Rae: The Music of Lutoslawski, Londono, Omnibus Press, 1999
  • B. Smoleńska-Zielińska, Tadeusz A. Zieliński: Witold Lutosławski. Przewodnik po arcydziełach (Witold Lutosławski. Gvidilo tra ĉefverkoj), Warszawa 2011
  • S. Będkowski, S. Hrabia: Witold Lutosławski: a bio-bibliography. Greenwood Publishing Group 2001.

Eksteraj ligiloj