Witold Pilecki
Witold Pilecki (naskiĝis la 13-an de majo 1901 en Olonec — murdita la 25-an de majo 1948 en Varsovio) - kavaleria kapitano de Pola Armeo, kunorganizanto de Sekreta Pola Armeo, soldato de Enlanda Armeo, malliberigito kaj organizanto de la rezista movado en Aŭŝvico. Li estis akuzita kaj kondamnita de komunistaj regantoj de Pola Popola Respubliko al mortopuno kaj murdita en 1948. La akuzo estis nuligita en 1990. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo. Aŭtoro de la unuaj en la mondo raportoj pri holokaŭsto, t. n. Raportoj de Pilecki.
Enhavo |
Vivkuro [redakti]
Infaneco kaj juneco
Li naskiĝis en norda Rusio, kien la familio Pilecki estis translokigita de la rusa registaro kadre de reprezalioj pro partopreno en la januara ribelo. Lia avo, Józef Pilecki, sep jarojn pasigis kiel ekzilito en Siberio. Witold Pilecki devenis de la nobela familio, kiu uzis la blazonon Leliwa. La patro de Witold, Julian Pilecki, post fino de studoj en Arbara Instituto en Sankt-Peterburgo, trovis postenon de forstisto en Karelio. Post edziĝo al Ludwika Osiecimska ili ekloĝis en Olonec. Tie naskiĝis kvinopo de infanoj: Maria, Józef (mortis kiel 5-aĝa), Witold, Wanda kaj Jerzy.
De 1910 la familio loĝis en Vilno, kie Witold lernis en komerca lernejo. Ekde 1914 apartenis al malpermesita de rusaj regopovoj skolta movado (de 1916 fondis propran teamon). De la raporto de Skolta Komandejo en Kovno el 1919 oni scias, ke li estis teamestro de la 8-a teamo je la nomo de Adam Mickiewicz en Vilno. Abiturientan ekzamenon pasigis en 1921.
Proceso [redakti]
Akuzo
La 8-an de majo 1947 estis arestita. En la arestejo estis torturita de funkciuloj de Sekureca Servo. Dum la lasta ekvido - kiel tio montriĝis poste - kun sia edzino li konfesis al ŝi: Oświęcim to była igraszka (Aŭŝvico estis ludo). Fine li estis akuzita pri spiona agado favore al pola registaro en ekzilo.
La 3-an de marto 1948 antaŭ Regiona Milita Juĝo en Varsovio komenciĝis proceso de la t.n. "grupo de Witold". Rotestro Pilecki estis akuzita pri:
- kontraŭleĝa transpaŝo de landlimo
- uzado de falsaj dokumentoj
- manko de registriĝo en Regiona Komandejo pri Kompletigoj
- kontraŭleĝa ekposedo de pafarmilo
- spiona agado favore al generalo Władysław Anders
- pretigo de atenco kontraŭ altranguloj de Sekureca Servo
La akuzon pri pretigado de atenco li decide forĵetis. Koncerne spionan agadon li traktis tion kiel informan agadon por la 2-a Korpuso, kies oficiro li konsideris sin plu. La ceterajn akuzojn jesis.
Memorigo [redakti]
En la libro „Six Faces of Courage”, brita historiisto, profesoro Michael Foot, en 1978 enkalkulis Pilecki al la ses plej kuraĝaj homoj de la rezista movado dum la dua mondmilito.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Rotmistrz Pilecki. Oficiala paĝo de Instituto pri Nacia Memoro
- Raporto de Witold Pilecki el Auschwitz – plena pola teksto
- Konstanty Piekarski: Fuĝo el Infero la raportoj en aliaj lingvoj