Witterswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Witterswil
Blazono de Witterswil
Blazono de Witterswil
 Witterswil
Witterswil
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Koordinatoj  47°29′15″N 7°31′25″O  /  47.4875°N, 7.52361°O / 47.4875; 7.52361 (Witterswil)Koordinatoj: 47°29′15″N 7°31′25″O  /  47.4875°N, 7.52361°O / 47.4875; 7.52361 (Witterswil)
Nombro de enloĝantoj 1387
Areo 2,65 km²
Alteco 338 m super marnivelo
Poŝtkodo 4108
Komunumkodo 2481
Mapo de Witterswil
Mapo de Witterswil

Witterswil estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1386 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010, kiu nombro un 1387 je la 31-a de decembro 2012 estis praktike senŝanĝa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Witterswil situas en vasta kaldrono ĉe la norda flanko de la Ĵuraso. La komunumo apartenas al kvinkomunuma eksklavo de Kantono Soloturno apud la franca landlimo. La eksklavo estas disigita de la cetera kantona teritorio de la bazelkampara Laufenvalo. En nordo la komunumon pasas la rojo Binnbach, kiu fontas en Hofstetten kaj en Biel-Benken alfluas al Birsig. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Witterswil mem la setlejoj Ebni en nordokcidento, Nassläng, Ob den Reben, Marchmatten kaj Strangenacker.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,65 km², de kiuj 20% estas kovritaj de arbaro, 67% servas por agrikulturo, kaj 13% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Witterswil limas en nordo al Biel-Benken (BL), en oriento al Therwil (BL), en sudoriento al Ettingen (BL), en sudo al Hofstetten-Flüh, kaj en okcidento al Bättwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona vojo 273 de Bättwil al Therwil. Al la publika tranpsortreto Witterswil estas bone konektita per la tramlinio n-ro 10 de Bazelo al Rodersdorf. Sur la komunuma teritorio situas la haltejoj Witterswil kaj Sonnenrain.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Witterswil datiĝas el la jaro 1268 kiel Witerswil. En la 14-a jarcento la senjoroj de Rotberg posedis la malaltan kaj la superan jurisdikcion pri Witterswil. En la jaro 1515 la kavaliro Arnold de Rotberg vendis sian senjorujon al la urbo Soloturno, kiu jam en la jaro 1486 akiris la servutobienon de la abatino de Säkingen en Witterswil. En la jaro 1791 Witerswil estis aparta vikarejo kune kun Bättwil, tiu vikarejo pariĝis en la jaroj 1808 respektive 1818 memstara paroĥo. La pastra preĝejo konstruita en la jaro 1641 estis komplete renovigita kaj grandigita en la jaro 1842.[3][4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Bernhard Stöckli: Witterswil am Fuss des kleinen Blauen (artikolo en la retejo de la komunumo Witterswil)
  4. Lukas Schneker: Witterswil en Historia Leksikono de Svislando (2013-11-12)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]