Wojciech Chudy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wojciech Chudy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1947 (1947-12-08)
Morto 15-an de marto 2007 (2007-03-15) (59-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wojciech CHUDY (naskiĝis la 8-an de decembro 1947 en Dąbrowa apud Wieluń, mortis la 15-an de marto 2007 en Lublin) - pola filozofo-personisto, etikisto, pedagogo

Filo de Tadeusz Chudy kaj Anna Gładysz. Infaneca malsano ligis lin al invalida ĉareto por la tuta vivo. En la jaroj 1972-1977 studis en Filozofia Fakultato ĉe Katolika Universitato en Lublin (KUL). Dum du jaroj partoprenis lekciojn de la hinda filozofio kaj lernis sanskriton ĉe d-ro Leon Cyboran. En 1980 defendis doktorecan tezon: Pripenso kaj ekkono de ento. Pripenso "in actu exerxcito" kaj ties funcio en metafizika ekkono. De la sama jaro eklaboris en la universitato: dokumentisto de Katolika Enciklopedio, en la jaroj 1883-1996 pli maljuna asistanto kaj adjunkto de Instituto al Johano Paŭlo la 2-a ĉe Katolika Universitato. En 1994 habilitiĝis. De 1995 ĝis 1997 estis krome lekciisto ĉe Universitato al Maria Curie Skłodowska en Lublin. En la jaroj 1996-2007 gvidis Katedron pri Eduk-Filozofio de Pedagogia Instituto ĉe Fakultato de Sociaj Sciencoj de KUL. Ĉe li ses personoj doktoriĝis.

Wojciech Chudy okupiĝis ĉefe pri filozofio de homo, epistemologio, metafiziko, instruado de la papo Johano Paŭlo la 2-a, filozofia penso de Hegel, antropologiaj kaj aksiologiaj aspektoj de malkapableco. Li ankaŭ okupiĝis pri problemaro de ekzist-ekkono - lige al ĉefe ekzistadismo tomasisma kaj pri problemaro de rekta konado - lige al atingoj de fenomenologio.

Aktivulo de kontraŭkomunisma opozicio en Pola Popola Respubliko de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Membro de la lublina medio de junaj katolikoj "Spotkania" (Renkontoj). Anstataŭanto de ĉefredaktoro de opozicia revuo "Miesiące" (Monatoj). Post enkonduko de milita stato i.a. en lia lublina loĝejo kunvenis redakcio de la subtera revuo "Spotkania".

Plurjara membro de redakta kolegio de jarkvarona "Ethos" (i.a. anstataŭanto de ĉefredaktoro). Plie membro de redakta komitato de "Jarlibroj de Sociaj Sciencoj" (la ĉefredaktoro de la dua kajero "Pedagogio") kaj de lublina filio de Pola Filozofia Societo kaj Scienca Societo de KUL.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Śniadanie u Sokratesa czyli trzy, cztery rzeczy najważniejsze (Matenmanĝo kun Sokrato aŭ tri-kvar aĵoj la plej gravaj) (WAM 1999, ISBN 83-7097-528-3)
  • Skosem w prawo. Między polityką a metafizyką (Oblikve dekstren. Inter politiko kaj metafiziko) (W Drodze (Survoje) 1999, ISBN 83-7033-379-6)
  • Drugie śniadanie u Sokratesa czyli trzy, cztery rzeczy najważniejsze (La dua matenmanĝo kun Sokrato aŭ tri-kvar aĵoj la plej gravaj) (Sumus 2004, ISBN 83-910965-1-3)
  • Filozofia kłamstwa. Kłamstwo jako fenomen zła w świecie osób i społeczeństw (Filozofio de mensogo. Mensogo kiel fenomeno de malbono en la mondo de personoj kaj socio), Volumen 2003, ISBN 83-7233-059-X
  • Kłamcy profesjonalni? Praca dyplomaty i szpiega w ujęciu etyki (Profesiaj mensogistoj? Laboro de diplomato kaj spiono laŭ etika vidpunkto) Maternus Media 2004, ISBN 83-89701-25-1
  • Społeczeństwo zakłamane. 1. Esej o społeczeństwie i kłamstwie 2. Kłamstwo jako metoda (Mensoga socio. 1. Eseo pri socio kaj mensogo, 2. Mensogo kiel metodo) (Oficyna Naukowa 2006, ISBN 978-83-7459-034-1)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]