Wojciech Kilar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adalberto Kilar

Wojciech Kilar (esperante: Adalberto Kilar; naskiĝis la  17-an de julio 1932(nun 1932-07-17) en Lvovo, mortis la 29-an de decembro 2013 en Katowice, Pollando) estis pola komponisto de klasika kaj filmmuziko.

Vivo kaj verkaro

Inter la jaroj 1950 kaj 1955, Adalberto Kilar studis porpianan komponadon en la muzika akademio Katowice, poste ĝis 1958 en la konservatorio de la muzika akademio Krakovo kaj de 1959 ĝis 1960 en Parizo ĉe Nadia Boulanger. En la jaro 1957 li partoprenis en la internaciaj feriokursoj por moderna muziko en Darmstadt, Germanio. Li ricevis multajn premiojn pro sia verkaro kaj kun Kristoforo Penderecki kaj Henriko Nikolao Gorecki konsistigas la avangardon de la pola arto de la 1960-aj jaroj. Aparte konatiĝis lia orkestra verko Krzesany (montogrimpado) el la jaro 1974. Liaj koncertaj verkoj estas kunmetaĵoj el sonaj elementoj kaj melodieroj, parte ankaŭ enplektitaj simplaj melodioj kvazaŭ el popolaj kanzonoj. Formale, aparte la verkoj Krzesany kaj Orawa ŝajnas ritme antaŭenpuŝantaj ripetaĵoj, ne malsimile de la tiel nomata "muzika minimumismo".

Dum la lastaj tridek jaroj li aparte famiĝis pro la komponado de la muziko por multaj kinejaj filmoj, en Pollando kaj aliaj landoj de Eŭropo, sed pli kaj pli ankaŭ en Holivudo, kie li inter alie kunlaboris kun la reĝisoro kaj produktisto Romano Polanski. Pro sia muziko por la filma dramo La pianisto de Polanski li ricevis la francan kinan Cezar-premion, krome inter la jaroj 2000 kaj 2006 li kvar fojojn honoriĝis per la pola filma premio. Daŭre tamen li ankaŭ publikigas simfonian muzikon kaj pliajn klasikajn porkoncertajn verkojn.

Verkoj

Instrumenta muziko

  • 1955 simfonio por arĉinstrumentoj
  • 1956 koncerta simfonio por piano kaj orkestro
  • 1974 Krzesany por orkestro
  • 1976 Kościelec 1909 poezia simfonio por orkestro
  • 1988 Orawa por arĉinstrumenta orkestro
  • 1988 korusa antaŭludo por arĉinstrumenta orkestro
  • 1994 Rekviemo por Kolbe por orkestro
  • 1997 porpiana koncerto

Soloaj, korusaj kaj orkestraj verkoj

  • 1981 Exodus (biblia libro "eliro") por miksita koruso (SATB) kaj orkestro
  • 1983 Victoria por miksita koruso (SATB) kaj orkestro
  • 1984 Anĝeluso je la teksto de Ave Maria por soprano, miksita koruso (SATB) kaj orkestro
  • 2000 Missa pro pace ("porpaca meso") por soloistoj (SATB), miksita koruso (SATB) kaj orkestro

Porteatra muziko (elekto)

Porfilma muziko

Ordenoj kaj distingoj

La 3-an de majo 2012 Wojciech Kilar ricevis la Ordenon de Blanka Aglo "pro eminentaj meritoj por la pola kulturo kaj pro samvaloraj atingaĵoj en la krea laboro".

En 2002 estis distingita per la Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta, kaj laŭ decido de prezidento Lech Kaczyński de la 19-a de novembro 2008 "pro eminentaj atingaĵoj en artisma kreado, pro popularigo de la pola kulturo enlande kaj eksterlande" estis honorigita per la Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta, per kiu estis ornamita la saman tagon en Katowice kadre de celebrado de la 90-a datreveno de la renaskiĝo de Pollando.

La 8-an de junio 2009, dum foiro Sacroexpo en Kielce, li ricevis de la manoj de ĉefepiskopo Gianfranco Ravasi la medalon Per artem ad Deum (Pere de arto al la Dio), atribuitan de la Papa Konsilio pri Kulturo.

Eksteraj ligiloj