Wolf Schneider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolf Schneider
Persona informo
Naskonomo Wolf Dietrich Schneider
Naskiĝo 7-an de majo 1925 (1925-05-07)
en Erfurto
Morto 11-an de novembro 2022 (2022-11-11) (97-jaraĝa)
en Distrikto Starnberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano CUS
Okupo
Okupo ĵurnalistoprezentisto • universitata instruisto • verkisto
vdr

Wolf Dietrich SCHNEIDER (* 7-an de majo 1925 en Erfurto - 11-an de novembro 2022) estis germana ĵurnalisto, aŭtoro de fakaj libroj kaj kritikanto de lingvouzo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wolf Schneider kreskis en Berlino. Post la abiturienta ekzameno li militservis ĉe la aerarmeo. Post la militofino li laboris unue kiel interpretisto ĉe la usona armeo, ekde 1947 ĉe la munkena gazeto Neuen Zeitung, gazeto de la usona armea registaro, unue kiel volontulo, poste kiel redaktisto. Ekde 1950 li dum ses jaroj estis korespondisto de la novaĵagentejo AP, poste gvidanto de la novaĵredakcio kaj korespondisto en  Vaŝingtono de la gazeto Süddeutsche Zeitung. Por la instituto Werner Friedmann-Institut (poste: Germana ĵurnalista lernejo, Deutsche Journalistenschule) li en tiu tempo laboris kiel docento.

En 1966 Schneider transiris al la magazino Stern, kie li unue estis "servanta ĉefo" (germane: Chef vom Dienst; ĉefo ĝis la finprodukado de la gazeto malfruvespere) kaj ekde 1969 eldonejestro. En 1971 li transiris al la entrepreno Axel Springer AG, por tie krei la novaĵmagazenon Dialog. La projekto malsukcesis kaj en 1973 li fariĝis ĉefredaktisto de la ĵurnalo Die Welt, tiutempe en Hamburgo. Ĉar Schneider publikigis kritikan komentarion pri la ĉilia diktatoro Pinochet, li incitis la malbonvolon de la entreprenestro Axel Springer kaj estis anstataŭigita post nur unu jaro. Schneider tamen restis "por specialaj taskoj" ĉe la entrepreno Springer.

En 1979 Schneider fariĝis estro de la ĵus fondita "Hamburger Journalistenschule" (hamburga ĵurnalista lernejo, poste: Henri-Nannen-Schule). Ĝis 1995 li restis en la gvidado de tiu edukejo por ĵurnalistoj, kontribuis al la bona famo de la lernejo kaj kreis por si renomon kiel instruanto de bona lingvaĵo kaj kiel kritikanto de lingvouzado.

Ekde 1979 ĝis 1987 kaj dum 1991 kaj 1992 Schneider gvidis la elsendon NDR Talk Show. Inter majo 2009 kaj 2011 li en la filmeta kolumno Speak Schneider![1] ĉe sueddeutsche.de regule komentis pri temoj de la germana lingvo.

NZZ Folio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Por la ĉiumonata magazino "NZZ Folio" de la gazeto Neue Zürcher Zeitung li inter 1991 kaj 2013 verkis artikolojn kaj kolumnojn; lia teksto pri Esperanto, "Nachruf aufs Esperanto" (nekrologo pri Esperanto), ricevis multan kritikon pro pluraj malveraj asertoj pri Esperanto.