Wolf Biermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wolf Biermann
Wolf Biermann
germana verkisto kaj kantisto
Naskiĝo 15-a de novembro 1936
en Hamburgo, Germanio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Wolf BIERMANN [Volf BI:Rman] (naskiĝis la 15-an de novembro 1936 en Hamburgo) estas germana. Lia patro Dagobert Biermann, judo, ŝipfaristo, partizano kontraŭ la nazioj pereis en la koncentrejo Auschwitz en 1943. Lia avino estis fervora komunisto verkisto kaj kantisto.

Kiel knabo Wolf Biermann transvivis la bombatakon (Gomorrha) kontraŭ Hamburgo. Panjo plonĝis kun li en la kanalon en la kvartalo Hammerbrook.

Kun grandaj komunismaj idealoj li partoprenis kiel delegito de komunista junularo (junaj pioniroj) festivalon en la t.n. soveta zono. En la jaro 1953 li transloĝiĝis el Okcidenta al Orienta Germanio. Ĝis 1955 li vivis en Schwerin, poste li studis Politikan Ekonomion en Orienta Berlino. Inter 1957 kaj 1959 li laboris kiel reĝisora asistanto en la Berlina Ensemblo. Ĝis 1963 li studis filozofion kaj matematikon.

En la jaro 1960 li konatiĝis kun la komponisto Hanns Eisler, kiu forte influis lin. Biermann komencis verki kantojn kaj poemojn. En 1961 li fondis teatran grupon de laboristoj kaj studentoj (Berliner Arbeiter- und Studententheater), sed lia surscenigo de la teatraĵo Berliner Brautgang, temanta pri la Berlina Muro, estis malpermesita, kaj antaŭ la premiero la teatro fermiĝis.

Unuan fojon kantis W.B. en la jaro 1964 en la kapitalista Okcidenta Germanio. En 1965 li aperis sur scenejo kune kun la kabaredisto W. Neuss en Frankfurto ĉe Majno.

Lirikon li jam nur povis publikigi en la okcidenta eldonejo Wagenbach. Ĉar intertempe li estis deklarita disidento en GDR. En 1968 li per kontrabandita sonregistrilo produktis (en sia hejmo) la sondiskon Ŝosestrato 131.

En 1969 li ricevis la premion "Fontane", kiun li pludonacis al la eksterparlamenta opozicio (APO) en la Okcidenta Germanio.

En 1976 li koncertis laŭ invito de la sindikato metalurgia = IG Metall. En la koncerto li ne ĉesis kritiki la politikon de GDR, sed ankaŭ esprimis sin por la sufoko de manifestacio de la 17-an de junio 1953. Pro la kritiko li estis ekscivitanigita en la sama jaro (1976). Tio ĉi signifis grandan seniluziiĝon de la intelektuloj en la okcidento kaj oriento. 100 subskribintoj el GDR de protesto favore al recivitanigo de Biermann estis persekutitaj, kaj multaj ekziliĝis.

Li faris poste deklaron: "Mi ne plu revas pri socialismo", kvankam li ja tiom longe defendis ĝin, revante pri vera socialimo kaj komunismo anstataŭ stalinismo. Biermann per siaj tekstoj forte atakis la reale ekzistantan socialisman sistemon en la Orienta Germanio. Li tamen dum multaj jaroj apartenis al la parlamento = Volkskammer de la Orienta Germanio. En la Okcidenta Germanio li estis kompreneble forte aplaŭdata kiel disidento.

Ekde 1977 Biermann, nun denove vivanta en Okcidenta Germanio en la urbo Hamburg , turneis tra la Okcidenta Eŭropo, laboris dum unu jaro kiel gastdocento en Usono kaj kantis 1988 publike en Moskvo. En decembro 1989 - Germanio estis reunuiĝanta - li unuafoje post pli ol 20 jaroj prezentis sin al la orientgermana publiko. En 1991 li gajnis la renoman premion Georg-Büchner-Preis.

En la jaro 1982 aprile li ricevis la permeson viziti la bopatron, faman disidenton Profesoro Havemann, kiu kuŝis en sia mortolito.

En la jaro 1989, la 1-an de decembro, Biermann kantis en la tiam ankoraŭ ekzistanta GDR en la urbo Lepsiko (Leipzig). La TV-elsendo estis spektebla de ĉiuj germanoj en la okcidento kaj la oriento .

En la jaro 1999 Biermann esprimis sin por la milito en Kosovo kaj poste por la milito en Irako .

En 2007 li estis nomumita honora civitano de Berlino.

Ĝis hodiaŭ Biermann vivas en la kvartalo Ottense (Hamburgo).

Biermann ne aliĝis al la nova post la reunuiĝo socialista partio PDS, kaj "Die Linke" la maldekstra partio, sed li akuzis la gvidantojn kaj foje insultis ilin.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Drahtharfe (poemoj, 1965)
  • Mit Marx- und Engelszungen (poemoj, 1968)
  • Der Dra-Dra (dramo, 1970)
  • Preußischer Ikarus (poemoj kaj prozo, 1978)
  • Verdrehte Welt, das seh ich gerne (poemoj kaj prozo, 1982)
  • Affenfels und Barrikade (poemoj kaj kantoj, 1986)
  • Der Sturz des Dädalus (eseoj, 1992)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Soldat' soldat'