Wolf Dietrich von Raitenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolf Dietrich von Raitenau
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 1587–1612
Antaŭulo Georg von Kuenburg
Sekvanto Marcus Sittikus von Hohenems
Persona informo
Wolf Dietrich von Raitenau
Naskiĝo 25-a de marto 1559
en Bregenz, Antaŭa Aŭstrio,  Sankta Romia Imperio
Morto 16-a de januaro 1617
en Salzburg, Princĉefepiskopujo Salcburgo,  Sankta Romia Imperio
Mortis per cerbovaskula malsano vd
Tombo St. Sebastian's Cemetery vd
Religio romkatolikismo
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Raitenau
Patro Hans Werner von Raitenau
Patrino Helene von Hohenems
Edz(in)o Salome Alt (vivkunulino)
Infanoj 15
Profesio
Okupo verkisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolf Dietrich von RAITENAU (naskiĝis en Bregenz la 25-an de marto 1559; mortis en Salcburgo la 16-an de januaro 1617) estis princ-ĉefepiskopo de Salcburgo inter 1587 kaj 1617.

Li estis filo de Hans Werner von Raitenau kaj Helene von Hohenems, nevino de la papo Pio la 4-a, fratino de Marco Sittico Altemps (1533-1595) kaj bofratino de la kardinalo Karlo Borromeo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Wolf Dietrich ricevis eklezian edukadon en la Germana Kolegio[1] de Romo, kaj fariĝis membro de la kanonikaro de Salcburgo en 1578. Post sia elekto, en 1587, li daŭrigis la malfacilan taskon rilate la Kontraŭ-reformacio, komencita de siaj antaŭuloj, kaj, en 1588, li forpelis ĉiujn protestantojn el la urbo Salcburgo. Tamen, dum la sekvantaj jaroj, Raitenau elvolvis pli mildan sintenon kaj famiĝis kiel artokolektisto, kiu signifoplene promociis la disvastigon de la baroka arkitekturo norde de la Alpoj.

La ordeno de Raitenau disbatiĝis post kiam li havis konflikton kun sia povohava najbarulo, Maksimiliano la 1-a, Duko de Bavario. En 1609, la princo-episkopo rifuzis aliĝi la Katolikan Ligon de Maksimiliano, kaj, en 1611, la duko invadis la Prepostejon de Berchtesgaden, kiu same deziris rehavigi al si la Vitelsbaĥajn teritoriojn en Bavario. En la sekvantaj kunfrontoj da armiloj, Raitenau kaptiĝis dum fuĝo al Karintio, estis detronigita kaj arestita en Burg Hohenwerfe, fare de sia nevo kaj sukcedinto Marko Sitiko de Hohenems.

En Salcburgo Marcus Sitticus alikonstruigis la Malnovan rezidejon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Collegium Germanicum.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj