Wolf Harranth
Wolf HARRANTH (naskiĝinta en 1941 en Vieno) estas aŭstra verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto.
Jam kiel infanon oni dungis lin fare de la radio por specialaj parolistaj roloj. Dum la jaroj 1960 ĝis 1985 li laboris ĉe la viena eldonejo Jungbrunnen, kie li iĝis baldaŭ lektoro kaj eĉ aferdirektanto. Li estas sendependa aŭtoro kaj tradukisto.
Ĝis la hontoplena fermo de Radio Aŭstria Internacia far la aŭstria registaro en 2003, s-ro Harranth deĵoris kiel altestimata kunlaboristo tie, kiu specialiĝis je la radioteĥnikaj elsendoj por ĉiam scivolema aŭskultantaro. Lia ege ŝatata ĉiusemajna elsendo nomiĝis Kurzwellenpanorama ("mallongonda panoramo"), kies titolon oni estis ŝanĝonta pli malfrue en Intermedia.
Li publikigis ĉirkaŭ 20 librojn kaj pli ol 50 tradukojn (ĉefe el la angla kaj inter ili eĉ klasikaĵojn de Mark Twain, Rudyard Kipling, Oscar Wilde), al kio aldoniĝu pluraj valoraj aldonoj por diversaj antologioj literaturaj. Por lia kreada vivo oni aljuĝis kelkajn dekoraciajn premiojn al li, ekz. la Ŝtatan premion aŭstrian por literatura tradukado (Österreichischer Staatspreis für literarische Übersetzung) en 2004.
Verkoj por infanoj [redakti]
- Ein Elefant mit rosaroten Ohren, 1971
- Der Vogel singt, der König springt, 1976
- Mein Opa ist alt und ich hab' ihn sehr lieb, 1981
- Mein Papa hat was verloren, 1991
- Unsere Erde, 1992 (poemoj)
- Der doppelte Oliver, 1992
- Ein Baum für Jakob, 1993
- Im Pfirsich wohnt der Pfirsichkern, 1994