Wolfgang Bohr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Bohr
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1954 (1954-07-19)
en Daun
Morto 8-an de novembro 2021 (2021-11-08) (67-jaraĝa)
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • instruisto de profesiiga lernejo
vdr

Wolfgang BOHR [volfgank bor] (naskiĝis la 19-an de julio 1954 en Daun, mortis la 8-an de novembro 2021) estis germana esperantisto.

Wolfgang Bohr konatiĝis kun Esperanto kiel lernejano en sia hejmurbo Daun/Eifel kaj poste li studis hortikulturon en Geisenheim kaj Hanovro. Li laboris kiel instruisto kaj konsilisto pri hortikulturo kaj instruis en faka lernejo.

Wolfgang Bohr loĝis en Bad Neuenahr-Ahrweiler kaj estis membro de UEA ekde la jaro 1991 kaj longjara delegito. Li estis la ĉefa aktivulo kaj de 2006 prezidanto de Esperanto-Ligo Rejnlando-Palatinato. De 1991 ĝis 2006, li estis ĉeforganizanto de la Esperanto-aranĝo Printempa Semajno Internacia. En tiu agado daŭre subtenis lin lia edzino Ilona Schmidt-Bohr. De 2007 li estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio, okupiĝanta pri la landaj ligoj. Ekde 2011 li kunorganizis Esperantistan Migradon Aŭtunan (EMA) [1]

En Julio 2021 li estis viktimo de fortega inundo kaj ricevis subtenon de Esperantistoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Revuo Esperanto Januaro 2022. Nekrologoj
  2. Esperanto aktuell #268 (Aŭgusto 2021)