Wolfgang Koeppen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Koeppen
Persona informo
Naskonomo Wolfgang Arthur Reinhold Köppen
Naskiĝo 23-an de junio 1906 (1906-06-23)
en Greifswald
Morto 15-an de marto 1996 (1996-03-15) (89-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Nordfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo germanlingva literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolfgang (Arthur Reinhold) Koeppen [volfgan kepn] (* 23-a de junio 1906 en Greifswald, † 15-a de marto 1996 en Munkeno) estis germana verkisto.

Studinte germanistikon kaj teatran sciencon, li dum ioma tempo laboris kiel ĵurnalisto kaj dramaturgo. Ekde 1934 li plene dediĉis sin al la verkado, samjare li fuĝis de la nazioj al Nederlando kaj en 1938 li revenis al Germanio.

Post la Dua mondmilito li okupiĝis pri la origino de naziaj tendencoj kaj kritikis en siaj verkoj la pluvivon de naziecaj pensmodeloj en la postmilita societo. En la jaro 1962 Wolfgang Koeppen gajnis la renoman literaturpremion Georg-Büchner-Preis.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Eine unglückliche Liebe (romano, 1934)
  • Die Mauer schwankt (romano, 1935)
  • Tauben im Gras (romano, 1951)
  • Das Treibhaus (romano, 1953)
  • Der Tod in Rom (romano, 1954)
  • Nach Russland und anderswohin (vojaĝraporto, 1958)
  • Amerikafahrt (vojaĝraporto, 1959)
  • Reisen nach Frankreich (vojaĝraporto, 1961)
  • Romanisches Café (rakontoj, 1972)
  • Jugend (prozaĵo, 1976)
  • Es war einmal in den Masuren (membiografio, 1991)