Wolfgang Kofler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volfgango Kofler en 2010 dum la tutgermana kongreso de la klasikaj filologoj

Volfgango KOFLER (* la 19-an de septembro 1970 en Bozen) estas sudtirola klasika filologo.

Vivo

Frekventinte la gimnazion de la franciskanoj en Bozen li ekstudis en la 1989-a jaro la filologion klasikan ĉe la altlernejoj kaj de Insbruko kaj de Frajburgo. En 1995, fininte la civilan servon, li ekpliprofundigis siajn studojn ĉe la Universitato de Hajdelbergo. De 1996 ĝis 2001 li estis deĵoranta kiel instruisto de la lingvoj latina, helena kaj germana ĉe la humanismaj mezlernejoj de Bozen kaj Meran. Li doktoriĝis en 2001 en Insbruko post la prezentado de la disertacio "Aeneas und Vergil. Untersuchungen zur poetologischen Dimension der Aeneis" (= Eneo kaj Vergilio. Analizoj de la poetaj dimensioj de la Eneado).

Scienca kreada laboro

Poste li daŭre laboris ne nur kiel gimnazia instruisto sed ankaŭ kiel universitata asistanto ĉe la Universitato de Insbruko, kie li estis kuneldonanto de la tiea klasika revuo "Anzeiger für die Altertumswissenschaft". En la 2008-a jaro li habilitaciis pri la temo "Epigrammata Bobiensia" per precizaj komentarioj kaj interpretado. La sekvontan jaron li jesis la vokon de la Universitato de Frajburgo plenumi oficon de profesoro.

La kofleraj esencaj esplorobjektoj estas la poezioj el la apogeaj epokoj de la aleksandria kulturo kaj la tempo de Aŭgusto Cezaro. Krome atentiĝu liaj reserĉadoj pri la epopeo, la epigramo, la latina de la modernaj tempoj, la historio de la transpreno de klasikaj motivoj, la faka didaktiko.

Libroj

  • Wolfgang Kofler (Hrsg.): Gipfel der Zeit - Berge in Texten aus fünf Jahrtausenden. Karlheinz Töchterle zum 60. Geburtstag. Rombach, Freiburg im Breisgau 2010, ISBN 978-3-7930-9636-8.
  • Aeneas und Vergil. Untersuchungen zur poetologischen Dimension der Aeneis, Heidelberg 2003
  • Johann Engerd: Madrucias. Text, Übersetzung und Kommentar (prepariĝas la teksto, la traduko kaj la komentado)

Ligiloj