Wolfgang Pezlederer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro Wolfgang PEZLEDERER [peclederer] (naskiĝis en 1856, mortis en 1926) estis aŭstra esperantisto kaj juĝisto.

Li estis esperantisto de 1911. En Salzburg li fondis Esperanto-societon; estis la unua tiea delegito de UEA. Krome li estis ekzamena komisaro de GEI.