Wolfgang Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wolfgang Wagner en 2004

Wolfgang Manfred Martin Wagner (naskiĝinta la 30-an de aŭgusto 1919 en Bayreuth; mortinta la 21-an de marto 2010 samurbe) estis germana opero-reĝisoro kaj scenaranĝisto. Ĝis 2008 li direktis la festivalojn de Bayreuth. Li estis la tria ido de Siegfried kaj Winifred Wagner, nepo de Richard Wagner kaj pranepo de Franz Liszt.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de preskaŭ dek unu jaroj Wolfgang Wagner perdis sian patron. La intima amikeco de sia patrino Winifred kun Adolf Hitler – kiu volis esti nomata de la gefiloj de Winifred „onklo Wolf“ – ne savis Volfgangon de la servo en la nazia organizaĵo Reichsarbeitsdienst kaj de la militservo. Post grava militvundiĝo li ricevis sian teatropraktikan kaj muzikan edukadon ekde 1940 ĉe la Ŝtata Opero je Berlino. Tie li laboris kiel reĝiohelpanto kaj enscenigis en 1944 la operon Andreasnacht de sia patro, kiu tiam estus plenumanta sian 74-an vivojaron.

Kune kun sia frato Wieland Wolfgang Wagner transprenis post la Dua Mondmilito la tutan estradon de la festivaloj de Bayreuth, kiuj unuafoje povis ree okazi en 1951. Ambaŭ validas ĉirilate kiel pioniroj de la tiel nomata Nov-Bayreuth: Tio estas komprenebla kiel stila renovigo, kiun Wieland Wagner nomis „senfatrasigado“ de la sceno kaj Wolfgang Wagner „metiejo Bayreuth“. Post la morto de Wieland en la jaro 1966 Wolfgang direktis la festivalojn kiel sola respondeculo.

Wolfgang Wagner altiris orkestrestrojn kiel Carlos Kleiber, Colin Davis, Woldemar Nelsson, Daniel Barenboim, Peter Schneider, James Levine, Giuseppe Sinopoli kaj Christian Thielemann al Bayreuth. Dum kiam liaj propraj enscenigoj estis klasifikataj kiel pli konservemaj, li malfermis la festivalojn por novigemaj gastreĝisoroj. Kiel same provokaj kiel epokfarantaj validas ekzemple la novinterpretaĵoj de Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg fare de Götz Friedrich en 1972 kaj de Der Fliegende Holländer fare de Harry Kupfer en 1978, Der Ring des Nibelungen el 1976 fare de Patrice Chéreau (reĝio) kaj Pierre Boulez (orkestrestro), la mita enscenigo de Tristan und Isolde el 1993 fare de Heiner Müller aŭ la enscenigo de Parsifal el 2004 fare de Christoph Schlingensief. Alie ol en la kutima operreĝimo Wagner donis al siaj reĝisoraj taĉmentoj la eblecon pluevoluigi siajn enscenigojn de jaro al jaro. Malgraŭ tio kritikistoj riproĉis, ke la festivaloj de Bayreuth estas perdintaj sian pioniran rolon en la interpretado de Wagner-operoj.[1]

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Wagner: Lebens-Akte. Autobiographie. Albrecht Knaus, Munkeno 1994, ISBN 3-8135-1955-4
  • Marion Linhardt (eld.): Mit ihm: Musiktheatergeschichte. Wolfgang Wagner zum 75. Geburtstag. Schneider, Tutzing 1994, ISBN 3-7952-0805-X. Katalogo pri ekspozicio de la Katolika Universitato je Eichstätt kaj de Esplorinstituto pri Muzika Teatro de la Universitato je Bayreuth; kontribuaĵoj i.a. de Götz Friedrich, Walter Jens („Der fränkische Sokrates“), Harry Kupfer („Der letzte wirklich große Theatervater“)
  • Hermann Schreiber, Guido Mangold: Werkstatt Bayreuth. Knaus, Munkeno 1986, ISBN 3-8135-2292-X
  • Nike Wagner: WAHN/FRIED/HOF. en: la sama: Wagner Theater. Suhrkamp Taschenbuch 3079. Suhrkamp, Frankfurto ĉe Majno 1999, ISBN 3-518-39579-3 (unue: Insel, Frankfurto kaj Lepsiko 1998, ISBN 3-458-16898-2), pj. 243-425.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Werner Herzog: Die Verwandlung der Welt in Musik. Bayreuth vor der Premiere. 1994, Produktion: arte, Unitel, ZDF
  • Percy Adlon: Wolfgang Wagner. Herr der Ringe. 1985, produktado: ARD, Bavara Radio

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekezmple: Intervjuo kun Dieter David Scholz, SWR2/MDR Figaro, novembron de 2007