Wolfred Nelson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Wolfred Nelson. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nelson.

Wolfred Nelson
Wolfred Nelson, portreto far de Théophile Hamel, (1848)
Wolfred Nelson, portreto far de Théophile Hamel, (1848)
Wolfred Nelson, portreto far de Théophile Hamel, (1848)
Persona informo
NomoWolfred Nelson
Dato de naskiĝo10-a de julio 1791
NaskiĝlokoMontrealo
Dato de morto17-a de junio 1863
MortolokoMontrealo
Aĝo je morto71
Okupoj kaj profesioj
Okupojkuracisto, politikisto kaj urbestro
Geografio
ŜtatoKanado
Familio
Edz(in)oCharlotte-Josèphe Noyelle [+]
FratoRobert Nelson [+]
PatroWilliam Nelson [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo, franca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Wolfred Nelson (naskiĝis la 10-an de julio 1791 en Montrealo, mortis la 17-an de junio 1863 en Montrealo) estis kanada kuracisto, politikisto kaj urbestro Li estis ankaŭ milita estro de la Malsupra Kanado kaj juĝisto pri lokaj aferoj.

Liaj gepatroj, lojalistoj, fuĝis el ŝtato Nov-Jorkio post la usona sendependiĝo. Kiam li estis tri-jaraĝa, la familio transloĝiĝis en la urbon William Henry (hodiaŭ Sorel). Tie naskiĝis lia pli juna frato, Robert Nelson, ankaŭ kiu estos kuracisto kaj politikisto.

Wolfred Nelson lernis en la lernejo fondita de sia patro en William Henry. Aĝa je 14 jaroj, li eklernis medicinon kaj fariĝis kuracisto en 1811, li rekrutiĝis, 20-jaraĝa, en la brita armeo dum la angla-usona milito de 1812 kiel milita kuracisto. Post la milito, li sin establis en Saint-Denis-sur-Richelieu, edziĝis en 1819 kun Charlotte-Josèphe Noyelle de Fleurimont, kaj malfermis distilejon.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Li estis elektita deputito de William Henry en 1827, kontraŭ James Stuart, kaj subtenis la Patriotan Partion de Louis-Joseph Papineau. Li ne partoprenis je la baloto de 1830, kaj iris en Britio por pristudi tie la funkciadon de la medicinaj institucioj. Kiam li revenis en Kanadon, li ricevis postenon de juĝisto.

Li partoprenis al la baloto de 1834 kaj gajnis decidan venkon. Dum la balotkampanjo, lia amiko Louis Marcoux estis murdita en Sorel, la malkondamno de lia murdisto far de partizana ĵurio incitis Wolfred Nelson kontraŭ la brita registaro.

Kiam li eksciis pri la 10 rezolucioj proponitaj de John Russell, ŝtata sekretario pri la kolonioj en la Ĉambro de la Komunumoj de Londono, li organizis la 7-a de majo 1837 la unuan popolan protestan asembleon en Saint-Ours. La registaro demisiis lin el lia posteno de juĝisto.

Li prezidis la 23-an kaj la 24-an de novembro al la granda Asembleo de la Ses-Konteoj.

La 16-a de novembro 1837, la registaro akuzis lin, kun 25 aliajn patriotojn, pro alta perfido. Li perforte rezistis kontraŭ sia aresto kaj provis fuĝi al Usono, sed estis arestita la 11-an de decembro kaj enprizonigata sep monatojn antaŭ esti, la 28-a de julio 1838, ekzilita al Bermudo kien li alvenis la 24-an de julio.

La 26-a de oktobro 1838 la Ĉambro de la Komunumoj deklaris kontraŭleĝa lian kondamnon al ekzilo. Li foriris el Bermudo, sed ne rajtis reveni en Kanadon. Li iris al Plattsburg en Nov-Jorkio. Li fine reiris Kanadon en 1842 kiam Louis-Hippolyte Lafontaine, iĝinte prokuroro de la Malsupra Kanado absolvis la ekzilitojn.

Li estis elektita deputito en la konteo de Richelieu en 1844 kaj urbestro de Montrealo en 1854.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]