Wolfsberg (Saksa Svislando)
El Vikipedio
Wolfsberg estas 343 metrojn alta monto en Saksa Svislando la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas sude de la saksa vilaĝo Reinhardtsdorf je la maldekstra flanko de la rivero Elbo. Ĉe la deklivo de la montosupro en la 1865 estis konstruita restoracio, 1896 hotelo, Trabfaka domo laŭ svisa stilo. Iom post iom ĝi populariĝis kiel celo de ekskursoj. Nuntempe la hotelo funkcias sub la nomo „Panoramahotel“. De tie eblas vasta vido al nordo kaj oriento, interalie al la rokoregiono Schrammsteine kaj al Monto Roza (Růžovský Vrch) .
En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento apud Wolfsberg troviĝis kolonio de artistoj. Pentristojn (inter aliaj Otto DIX kaj Irmgard Uhlig kaj fotografojn (ekzemple Walter Hahn inspiris la fantazi-instiga pejzaĝo kaj la atmosfero de la monto.
La germanlingva nomo Wolfsberg signifas monto de vulpo.

