Wolsztyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wolsztyn
Blazono
Wolsztyn (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Genitivo de la nomo Wolsztyna
Provinco Grandpollando
Distrikto Distrikto Wolsztyński
Komunumo Komunumo Wolsztyn
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 52° 7′ N, 16° 7′ O52.11666666666716.116666666667Koordinatoj: 52° 7′ N, 16° 7′ O
Areo 4,78 km2
Loĝantaro 13638 (en 2004)
Loĝdenso 2853,1/km2
Poŝtkodo 64-200
Telefona antaŭkodo 68
Aŭtokodo PWL
TERYT 4303929034
Estro Andrzej Rogoziński
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Rynek 1
Poŝtkodo de estraro 64-200
Telefono de estraro 68 384-27-47
Fakso de estraro 68 384-27-47
Poŝto de estraro um@wolsztyn.pl
Komunuma retejo http://www.wolsztyn.pl
v  d  r
Information icon.svg

Wolsztyn (germane Wollstein) estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al la komunumo Wolsztyn en la distrikto Wolsztyński kaj situas ĉ. 75 kilometrojn sudokcidente de Poznano.

Historio[redakti | redakti fonton]

De 1815 ĝis 1920 la urbo apartenis al la prusa provinco Posen (Poznano) kaj pro tio post 1871 al Germanio. De 1939 ĝis 1945 Wollstein estis sidejo de la distrikta administracio de la samnoma distrito (Landkreis Wollstein).

La urbo estas konata pro la fervoja linio de Zbąszyń (Wollstein–Bentschen) malfermita de la germana fervoja administracio en 1884. Wolsztyn hodiaŭ estas la hejmo de pli ol 30 ankoraŭ servantaj vapor-lokomotivoj.

Konataj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Bruno Asch (1890–1940), germana socialdemokrata politikisto kaj lasta urbestro de Höchst am Main
  • Hans Jürgen Kallmann (1908–1991), germana pentristo
  • Robert Koch, germana kuracisto, laboris de 1872–1880 kiel ŝtata distrikta kuracisto (Kreisphysikus) en Wollstein kaj malkovris tie la sporojn de antrakso.
  • Otto Plathner (1811–1885), germana juristo kaj politikisto de la Nacia Asembleo en Frankfurt ĉe Majno en 1848
  • Paul Wojtkowski, (1892–1960), germana socialdemokrata politikisto

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vaporlokomotivoj en Wolsztyn