Woodrow Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Woodrow Wilson

Thomas Woodrow WILSON [TA-mes ŬUD-roŭ ŬIL-sn], la dudek-oka usona prezidento, naskiĝis je la 28-a de decembro, 1856, en Staunton, Virginio. Post 1918, li suferis je paralizo. Li mortis 67-jaraĝa, je la 3-a de februaro, 1924, en Vaŝingtono pro ikto.

Wilson estis prezidento dum la unua mondmilito. Li revis formi la Ligon de Nacioj. Lia unua edzino estis Ellen Louise Axson, kaj la paro havis tri gefilojn. Post ŝia morto, lia dua edzino estis Edith Bolling Galt. Wilson estis presbiteriano.

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Woodrow Wilson estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

La 14 punktoj de Wilson[redakti | redakti fonton]

En januaro 1918, la prezidento Woodrow Wilson prezentis pacproponon kun 14 punktoj:

  1. eliro de sekreta diplomatio kaj publikigo de traktatoj;
  2. liberaj maroj;
  3. abolo de ekonomiaj baroj;
  4. malpligrandigo de naciaj armeoj;
  5. redifino de koloniisma politiko, favore al la koloniigitaj popoloj;
  6. foriro de okupaj armeoj el Rusio;
  7. restaŭrado de sendependo de Belgio;
  8. redono de Alzaco kaj Loreno al Francio;
  9. refaro de italaj landlimoj;
  10. rekono al rajto de aŭtonoma disvolvigo al popoloj de Aŭstrio-Hungario;
  11. restaŭrado de Rumanio, de Serbio kaj Montenegro kaj rajto de vojo al maro por Serbio;
  12. rekono de rajto al aŭtonoma disvolvigo de Turkio kaj daŭra malfermo de marvojo inter la Nigra Maro kaj Mediteraneo;
  13. sendependo de Pollando;
  14. kreado de Ligo de Nacioj.


Dum lia administrado (1913-1921) okazis;

  • 1913 - Leĝo de la Federala Rezervo (Federal Reserve, speco de nacia valut-banko}
  • 1914 - Revolucio en Meksiko kaj la usona impliko
  • 1915 - La subakvigo de la Lusitania far germana submarŝipo
  • 1917 - Deklaro de Milito kontraŭ Germanio- la 6-an de aprilo
  • 1918 - Armistico kun Germanio - la 11-an de novembro
  • 1919 - Prohibicio de Alkoholaĵoj (18-a Amendo)
  • 1920 - Usono ne ratifikis la Ligon de Nacioj.
Seal of the President of the United States.svg   Prezidentoj de Usono    Flag of the United States.svg
George Washington (F)John Adams (F)Thomas Jefferson (SR)James Madison (SR)James Monroe (SR)John Quincy Adams (SR)Andrew Jackson (D)Martin Van Buren (D)William Henry Harrison † (W)John Tyler (W,senp.)James Knox Polk (D)Zachary Taylor † (W)Millard Fillmore (W)Franklin Pierce (D)James Buchanan (D)Abraham Lincoln † (R)Andrew Johnson (U)Ulysses Simpson Grant (R)Rutherford Birchard Hayes (R)James Abram Garfield † (R)Chester Alan Arthur (R)Grover Cleveland (D)Benjamin Harrison (R)Grover Cleveland (D)William McKinley † (R)Theodore Roosevelt (R)William Howard Taft (R)Woodrow Wilson (D)Warren Gamaliel Harding † (R)Calvin Coolidge (R)Herbert Clark Hoover (R)Franklin Delano Roosevelt † (D)Harry S. Truman (D)Dwight D. Eisenhower (R)John Fitzgerald Kennedy † (D)Lyndon Baines Johnson (D)Richard Milhous Nixon (R)Gerald R. Ford (R)Jimmy Carter (D)Ronald Wilson Reagan (R)George Herbert Walker Bush (R)William Jefferson Clinton (D)George Walker Bush, jr. (R)Barack Hussein Obama (D)
Klarigoj:  (F) - federalisto  (SR) - „malnovrespublikano“   (W) - whig   (D) - demokrato   (R) - respublikano   (U) - unionisto   (senp.) - senpartia   † - mortis oficante