Woodstock-festivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du hipioj dum la Woodstock-festivalo
Tendarejo en Woodstock

La Festivalo de Woodstock , (ŭudstok), estis muzika festivalo, kiu estis la apogeo de la usona hipimovada Flowerpower (floropovumo). Oficiale ĝi okazis de la 15-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1969, sed fakte ĝi finiĝis nur matene, la 18-an de aŭgusto.

Dum la festivalo ludis 32 bandoj kaj kantistoj de folko, roko, soulo kaj bluso. Ili gajnis entute ĉirkaŭ 200.000 usonajn dolarojn. Sur la festivalejo estis katastrofaj situacioj, ĉar eĉ la plej bonaj antaŭtaksoj de vizitontoj estis superitaj multoble.

Artistoj

Eĉ se mankis kelkaj famegaj artistoj, kiel ekzemple Bob Dylan, The Doors kaj ankaŭ multaj tiam tre famaj nigraj artistoj, Woodstock Ventures sukcesis per iuj surpagoj de artistoj kaj aldonaj provizoj, kantigi jenajn interpretistojn:

Joan Baez The Band Blood, Sweat & Tears
Paul Butterfield Blues Band Canned Heat Joe Cocker
Country Joe and the Fish Creedence Clearwater Revival Crosby, Stills, Nash & Young
Grateful Dead Arlo Guthrie Tim Hardin
Keef Hartley Richie Havens Jimi Hendrix
Incredible String Band Janis Joplin Jefferson Airplane
Melanie Safka Mountain Quill
Santana John Sebastian Sha-Na-Na
Ravi Shankar Sly and the Family Stone Bert Sommer
Sweetwater Ten Years After The Who
Johnny Winter Iron Butterfly

Organizado

Videblas la loko, laŭ kiu estis nomita la festivalo (Woodstock), tiu, kiu estis planita por la festivalo (Wallkill) kaj tiu, kie fakte okazis la festivalo (Bethel)
La bieno de Max Yasgur

La origino de la festivalo estis komerca ideo: la juna muzikoproduktisto Mike Lang volis financi per la enspezoj de la festivalo sian registradejon Media Sounds. Tiu ejo troviĝis en Woodstock. Tie kaj en la ĉirkaŭo loĝis multaj famaj muzikistoj je la fino de la 1960-aj jaroj, kiel The Band kaj Tim Hardin. La najbaro de Mike Lang, Artie Kornfield, iama kantisto kaj kantverkisto, laborante tiam ĉe Laurie Records, marko, kiu tiutempe apartenis al Capitol, helpis lin entuziasmigi du entreprenistojn el Novjorko kaj fondi kun ili Woodstock Ventures. Tiuj du entreprenistoj estis John Roberts kaj Joel Rosenman (ambaŭ tiam 24-jaraj), kiuj estis enmetintaj anoncon en Wall Street Journal por serĉi investeblaĵon. La festivalo devintus aldone al la kostoj por la registradejo enspezi gajnon.

Oni planis okazigi la festivalon ne en Woodstock, sed en Wallkill (Novjorkio), 50 kilometrojn pli sude. Sed post protestoj de la vilaĝanoj oni elektis 243 hektarojn grandan terenon de la bienisto Max Yasgur (1919–1973) en White Lake apud Bethel, situantan en la federacia ŝtato Novjorko. Bethel troviĝas ĉirkaŭ 150 kilometrojn for de Novjorko kaj havis tiam malpli ol 4000 loĝantojn. Yasgur ricevis lumonon de 50.000 usonaj dolaroj por la festivalo, sed estis kulpigita la 7-an de januaro 1970 de siaj najbaroj je 35.000 dolaroj pro damaĝoj okazigitaj de koncertvizitantoj.

Tri tagoj de paco kaj muziko. Centoj da trairotaj hektaroj. Promenu dum tri tagoj sen vidi nubskrapulon aŭ ruĝan trafiklumon. Ludu per kajto, sunbruniĝu, kuiru mem viajn manĝojn kaj spiru puran aeron.

Tiu reklamo antaŭplanis nek la partoprenantnombron (taksitan je 450 000), nek la kolosajn trafikŝtopiĝojn, nek la pluvon, nek la koton. Tial la programo estis malordigita: Richie Havens malfermis la festivalon anstataŭ la grupo Sweetwater, kiu estis blokita en la trafikimplikaĵoj; multaj artistoj kiuj ne sukcesis atingi la festivalejon taŭgatempe estis finfine transportitaj per helikopteroj provizitaj de la US Army. Ĉi tiuj ankaŭ estis mobilizitaj por provizi la homamason per akvo, nutraĵo kaj kuraciloj. Fine de la unua tago, depost la foriĝo de la bariero, la organizantoj decidis igi la festivalon senpaga.

Gruparo

Vendredon, la 15-an de aŭgusto

Anstataŭante malfruiĝantan Sweetwater la tiam apenaŭ konata Richie Havens, malfermis la festivalon je 17:07 kaj ricevis grandan aplaŭdon.

  • Richie Havens (malfermis la festivalon - 7 bis)
    1. High Flyin' Bird
    2. I Can't Make It Anymore
    3. With A Little Help
    4. Strawberry Fields Forever
    5. Hey Jude
    6. I Had A Woman
    7. Handsome Johnny
    8. Freedom
  • Swami Satchidananda
  • Country Joe McDonald, kiel solisto sen sia bando The Fish
    1. I Find Myself Missing You
    2. Rockin' All Around The World
    3. Flyin' High All Over the World
    4. Seen A Rocket
    5. Fish Cheer/I-Feel-Like-I'm-Fixing-To-Die Rag
  • John Sebastian
    1. How Have You Been
    2. Rainbows All Over Your Blues
    3. I Had A Dream
    4. Darlin' Be Home Soon
    5. Younger Generation
  • Sweetwater
    1. What's Wrong
    2. Motherless Child
    3. Look Out
    4. For Pete's Sake
    5. Day Song
    6. Crystal Spider
    7. Two Worlds
    8. Why Oh Why
  • Incredible String Band
    1. Invocation
    2. The Letter
    3. This Moment
    4. When You Find Out Who You Are
  • Bert Sommer
    1. Jennifer
    2. The Road To Travel
    3. I Wondered Where You Be
    4. She's Gone
    5. Things Are Going my Way
    6. And When It's Over
    7. Jeanette
    8. America
    9. A Note That Read
    10. Smile
  • Tim Hardin, an hour long set
    1. If I Were A Carpenter
    2. Misty Roses
  • Ravi Shankar, kun 5 kantoj, sed li devis ĉesigi sian kantadon pro pluvo.
    1. Raga Puriya-Dhanashri/Gat In Sawarital
    2. Tabla Solo In Jhaptal
    3. Raga Manj Kmahaj
    4. Iap Jor
    5. Dhun In Kaharwa Tal
  • Melanie
    1. Beautiful People
    2. Birthday of The Sun
  • Arlo Guthrie
    1. Coming Into Los Angeles
    2. Walking Down the Line
    3. Amazing Grace
  • Joan Baez
    1. Oh Happy Day
    2. The Last Thing On My Mind
    3. I Shall Be Released
    4. Joe Hill
    5. Sweet Sir Galahad
    6. Hickory Wind
    7. Drug Store Truck Driving Man
    8. I Live One Day At A Time
    9. Sweet Sunny South
    10. Warm and Tender Love
    11. Swing Low Sweet Chariot
    12. We Shall Overcome

Sabaton, la 16-an de aŭgusto

La koncerto rekomencis je 12:15.

Dimanĉon, la 17-an de aŭgusto

Joe Cocker malfermis la koncerton je 14:00.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara