Woody Shaw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Woody Shaw

Woody Shaw, fakte Woody Brown la pli juna (naskiĝis la 24-an de decembro 1944 en Laurinburg, Norda Karolino; mortis la 10-an de majo 1989 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵaz-trumpetisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de gospelo-kantisto Woody Brown, la pli maljuna alkreskis en Newark, Nov-Ĵerzejo, kie li komencis lerni trumpetludon ĉe la Arta Altlernejo kaj studi muzikteorion ĉe Jerome Ziering. Ege impresita li estis tiutempe de trumpetisto Clifford Brown, kies ludon li estis travivinta. Krome gravis por li Dizzy Gillespie, Fats Navarro, Miles Davis, Kenny Dorham kaj Lee Morgan. En la aĝo de dek ses jaroj li forlasis la altlernejon.

En 1963 li muzikis – kune kun Chick Corea - kun Willie Bobo kaj kun Eric Dolphy. Dolphy invitis lin por la sekva jaro al vojaĝo je Parizo, mortis tamen mallonge antaŭ la dato. Shaw ekvojaĝis sole kaj kaj koncertis en Parizo kaj Germanujo kun Kenny Clarke, Bud Powell, Johnny Griffin, Art Taylor kaj Nathan Davis.

Ekde 1965 ĝis 1966 li estis membro de la kvinopo de Horace Silver, dum la sekvaj jaroj li surdiskigis kun Chick Corea, Jackie McLean (Demon’s Dance 1967), Booker Ervin, McCoy Tyner kaj Andrew Hill. Ekde 1968 ĝis 1969 li verkis kun Max Roach. Post kunlaboro kun Pharoah Sanders, Hank Mobley, Gary Bartz, Archie Shepp kaj Joe Henderson li estis dungita inter 1971 kaj 1973 ĉe Art Blakey kaj la Jazz Messengers, kun kiuj li verkis tri albumojn. En 1972 kaj 1978 Shaw muzikis en la bando de George Gruntz.

Post tio li iris al San-Francisko, kie li direktis kun Bobby Hutcherson bandon kaj verkis du albumojn. En 1975 li reiris al Novjorko, kiel li ludis en la bando Louis Hayes-Junior Cook Quintett; en 1976 li kunverkis la unuan albumon Black Renaissance de Harry Whitaker. Ekde 1978 ĉe diskeldonejo Columbia Records aperis kelkaj el liaj plej gravaj albumoj. Li kunmuzikis tiutempe kun Carter Jefferson, Onaje Allan Gumbs, Stafford James kaj Victor Lewis; ekde 1980 ĝis 1983 Mulgrew Miller, Steve Turré, Stafford James kaj Tony Reedus estis membroj de lia kvinopo. En 1986 li formis novan kvinopon, al kiu apartenis i.a. Larry Willis, David Williams kaj Terri Lyne Carrington.

Krom tio li muzikis kun Kenny Garrett, Freddie Hubbard, Mal Waldron kaj Dexter Gordon kaj entreprenis koncertvojaĝon tra Egiptujo, Barato kaj Centra Azio.

Liajn lastajn jarojn superombris malsanoj: je metroo-akcidento li perdis brakon, dek semajnojn poste li mortis pro renmisfunkcio.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Song of Songs (OJC, 1972) kun Bennie Maupin, George Cables
  • The Moontrane (Muse, 1974) kun Azar Lawrence, Cecil McBee, Buster Williams
  • Solid (Camden, 1974-87) kun Kenny Garrett, Kenny Barron, Kirk Lightsey, Peter Leitch
  • Rosewood (Columbia, 1977) kun Steve Turre, Joe Henderson, Victor Lewis
  • Lotus Flower (Enja, 1982) kun Steve Turre, Mulgrew Miller, Tony Reedus
  • Bemsha Swing Live (Blue Note Records, 1986) kun Geri Allen, Robert Hurst

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]