Worcester (Sud-Afriko)
Worcester estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Okcidenta Kablando.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 33°38′S 19°26′O / 33.633°S, 19.433°OKoordinatoj: 33°38′S 19°26′O / 33.633°S, 19.433°O
- Areo: 63 km²
- Loĝantaro: 150.657 (en 2012)
- Supermara alteco: 223-285 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 6850
Geografio[redakti]
Worcester situas sur montetaro en la suda parto de la lando. Paarl troviĝas 44, Kaburbo 99, Port Elizabeth 569, Bloemfontein 815, Durbano 1173, Johanesburgo 1175, Pretorio 1225 km.
Historio[redakti]
Tiu loko komence estis ŝatata ĉasloko. La unuaj eŭropaj bienoj aperis en 1731. Poste alvenis ankaŭ sklavoj, en la 19-a jarcento ankaŭ germanoj, dume vitejoj formiĝis. En 1834 la sklava erao finiĝis. El la bienoj urbeto formiĝis, kiu prenis la nomon Worcester, kiu ricevis municipan statuson en 1895.
Trafiko[redakti]
La nacia ĉefŝoseo Johanesburgo-Kaburbo tuŝas Worcester-on. Fervojo funkcias al Kimberley (Sud-Afriko), Kaburbo kaj Port Elizabeth.
Klimato[redakti]
Worcester havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 10-30 °C, malofte ĝis 40 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas nur po 175 mm, ĉar la ĉirkaŭaj altaj montoj baras la nubojn.
Vidindaĵoj[redakti]
- anglikana preĝejo de Sankta Jakobo de 1851
- moskeo por la malajoj
- luterana preĝejo de germanoj de 1883
- sinagogo
- muzeo
Fontoj[redakti]
- Angla Vikipedio
- loĝantaro
- mapo, distancoj