World of Warcraft

El Vikipedio, la libera enciklopedio

World of Warcraft (Mondo de Militarto), komune mallongigita WoW, estas interreta rola videoludo aperinta en 2004 far la firmao Blizzard Entertainment ebligante kunan ludon de dekmiloj da ludantoj (tiel apartiĝeblaj: 2 milionoj da ĉinoj, 1 miliono da japanoj, 1 miliono da usonanoj kaj 1 miliono da eŭropanoj).

Historio

La ludo aperis la 23-an de novembro 2004 en Usono, Kanado, Aŭstralio kaj Novzelando por Vindozo kaj Mac OS X. En Eŭropo eblas akiri la ludon ekde la 11-a de februaro 2005. Ĝi lanĉiĝis en Koreio la 18-an de januaro 2005 kaj en Ĉinio la 6-an de junio 2005. Kiel por multaj interretaj ludoj necesas pagi monatajn kostojn por World of Warcraft.

Dum la unua tago de la eŭropa lanĉo 290.000 ekzempleroj estis venditaj. Dum la venonta semajnfino la vendonombroj altiĝis al 380.000 ekzempleroj. En Germanio dum la unua tago, multaj interesatoj atendis antaŭ la vendejoj por provi akiri ekzempleron. Sed post nur kvin semajnoj oni vendis, nur en Germanio, 200.000 ekzemplerojn - kaj la ludo gajnis tiel la premion oro kaj platino. En la tuta mondo vendiĝis pli ol 6 milionoj da ekzempleroj (je la 1-a de junio 2006). World of Warcraft estas la plej ludita interreta rolludo en Nordameriko, Aŭstralio, Novzelando kaj Eŭropo.

Monataj Kostoj

Por eniri la imagan mondon, necesas kiel por aliaj komercaj interretaj rolludoj pagi monatan koston. Aĉetante la ludon oni ricevas unu senpagan monaton. La monata abono kostas 12,99 eŭroj (en Germanio), trimonata 11,99 eŭroj pormonate kaj sesmonata 10,99 pormonate. Eblas pagi per kreditkarto aŭ telefonfakturo. Ankaŭ eblas aĉeti antaŭpagitajn kartojn por 26,99 eŭroj kiuj ebligas ludon dum 60 tagoj (13,50 eŭroj pormonate). Aliaj titoloj kiel Guild Wars estas senpagaj, sed ofertas malpli riĉan enhavon.

Kompare al kutimaj ne-retaj ludoj ŝajnas ke World of Warcraft estas relative malmultekosta, ĉar se oni kalkulas 100 ludotagojn por unu jaro kaj por tio maksimume pagas 155,88 eŭrojn aldone al la aĉetprezo, tio signifas ĉirkaŭ 200 eŭrojn por 2400 ludhoroj. Kompare al ne-retaj ludoj kun meze 20-hora ludodaŭro kaj 50 eŭroj de aĉetprezo, World of Warcraft estus do pli avantaĝa.

La monataj kostoj uzatas laŭ Blizzard por la serviloj, la subteno kaj la evoluigo de novaj ludenhavoj, sed certe servas ankaŭ por kovri la grandegajn prievoluigajn kostojn.

Aldonaj ludoj

  • En januaro 2007 venis The Burning Crusade. Maksimuma nivelo estas 70. Oni povas krei drenejojn (angle: Draenei) and sangajn elfojn (angle: Blood Elves);
  • En oktobro 2008 venis Wrath of the Lich King. Maksimuma nivelo estas 80. Oni povas krei kavalirojn de la morto (angle: Death Knights). Ne estas rasaj limigoj. Ilia komenca nivelo estas 55 anstataŭ 1;
  • En decembero 2010 venis Cataclysm. Maksimuma nivelo estas 85. Oni povas krei goblinojn (angle: goblins) kaj vorgenojn (angle: Worgen).
  • En septembro 2012 venis Mists of Pandaria. Maksimuma nivelo estas 90. Oni povas krei pandarenojn (angle: Pandaren). Ĝi estas neŭtrala raso. Post ĉirkaŭ nivelo 11, oni elektas flankon (la Hordon aŭ la Aliancon). Tiu elekto estas porĉiama, kvankam oni (kontraŭ pago) povas redecidi (veni de la Alianco al la Hordo, aŭ de la Hordo al Alianco). Krome, tio lasta eblo estas pro ĉiu raso, ne nur por la pandarenoj.

Premioj

  • 2004: Gamespot: Best Game of the Year, Best PC Game of the Year, Best Massively Multiplayer Online Game, Editor's Choice Award
  • 2004: Gamespy: Best Role-Playing (RPG or MMORPG), PC RPG / MMORPG Gamers' Choice Awards, Editor's Choice Award
  • 2004: IGN: Best Persistent World Game, Editor's Choice Award
  • 2004: Filefront: Best PC RPG
  • 2005: Deutscher Entwicklerpreis
  • 2005: Apple Design Award: Best Mac OS X Entertainment Product
  • 2006: GameStar Ludo de la jaro 2005

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala ttt-ejo pri World of Warcraft (angla) greke Oficiala ttt-ejo de Blizzard Entertainment (germane) greke Ttt-ejoj de ludantoj (germane) greke WoW-Viki (germane) greke Wowpedia (angle)