Wulfred

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wulfred (m. la 24-an de marto 832) estis ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio, de 805 al sia morto.

Familio kaj frua vivo

Wulfred verŝajne devenis de riĉa familio de Middlesex (nun plejparte en Granda Londono). Li iĝis ĉefdekano de Canterbury.

Ĉefepiskopo

En 805 li sekvis Aethelhard kiel ĉefepiskopo de Canterbury post ties morto. Li formale konsekriĝis la 3-an de aŭgusto 805.

Li kverelis kun Coenwulf, reĝo de Mercia kaj la plej potenca reganto de suda Anglio: en 808 la papo diris al Karolo la Granda ke Coenwulf ankoraŭ ne faris pacon kun Wulfred. Tamen ŝajnas ke la kverelo ĉesis ne post la fino de 809, ĉar de 809 al 815 Wulfred kaj Coenwulf engaĝiĝis en serio de transdonoj de bienoj.

En 814, akompanata de Wigberht, episkopo de Sherborne, Wulfred iris al Romo, eble por diskuti kun la papo disputojn pri reĝaj rajtoj rilate monaĥejojn. Anglosaksaj reĝoj longe superis monaheĵojn, nomumis abatojn kaj abatejojn, kaj aprobis iliajn regulojn, sed la eklezio ekpretendis tiajn rajton. Pro akra disputo pri tiuj rajtoj Coenwulf plurajn jarojn senigis Wulfred de lia ĉefepiskopeja aŭtoritato, sed li regajnis tion nepost 825.

Ĉirkaŭ 820 Coenwulf devigis Wulfred transdoni grandan sumon da mono kaj riĉan bienon por akiri la rajton superi plurajn monaĥejojn. Malgraŭ tio la disputo daŭris, kaj prokrastis ĝis 822 la kronadon de Ceolwulf la 1-an, kiu en 821 sekvis Coenwulf kiel reĝo de Mercia. En 823 Ceolwulf detroniĝis kaj Beornwulf iĝis reĝo de Mercia. Tiu estris konsilion kie estis decidate ke Wulfred rajtas regi la monaĥejojn kiuj okazigis la kverelon. Cwenthryth, filino de Coenwulf kaj abatino de monaĥinejoj en Winchcombe kaj Thanet, pagis kompenson al Wulfred.

En 825 Egbert, reĝo de Wessex, venkis Beornwulf kaj ekdominis Kent. Li kaj Wulfred ne ĝuis amikajn rilatojn, verŝajne ĉar ili kverelis pri rajtoj rilate monaĥejojn.

Wulfred havis monfarejon ĉe Canterbury. Li estis la unua ĉefepiskopo de Canterbury kies portreto aperis sur moneroj.

Ŝablono:LigoLeginda