Wulkaprodersdorf
Bazaj informoj
Wulkaprodersdorf, hungare Vulkapordány, kroate Vulkaprodrštof estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Eisenstadt-Umgebung.
- Areo: 33 km²
- Alto super marnivelo: 121 m
- Loĝantaro: 1740
- Poŝtkodo: 70
- Telefonprefikso: 0 26 85
- Aŭtokodo: EU
Situo
Wulkaprodersdorf situas en valo, laŭ maldekstra bordo de rojo nomata Wulka, laŭ ĉefvojo Eisenstadt-Mattersburg, laŭ privata fervojo Győr-Ebenfurth.
Historio
Pli frue romianoj loĝis tie havantaj gravan vojon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1292. En 1529, en 1532 kaj en 1683 la turkoj detruis la vilaĝon, poste kroatoj refondis ĝin. La fervojo atingis la komunumon en 1880. Ĝis 1920 Vulkapordány apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio. Tiutempe la loĝantaro vane pretendis aŭtonomion. En 1994 Wulkaprodersdorf akiris la rangon foira komunumo. Ankaŭ nun la loĝantoj estas precipe kroatoj.