Wurmlingen (apud Tuttlingen)
| Wurmlingen | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||
| Distrikto | Distrikto Tuttlingen | ||||
| Urborajtoj | - | ||||
| Koordinatoj | 48°00′12″N 08°46′35″O / 48.00333°N, 8.77639°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 665 m | ||||
| Areo | 15,43 km² | ||||
| Loĝantaro | 3756 (stato 2011-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
| Telefona antaŭkodo | 07461 | ||||
| Poŝtkodo | 78573 | ||||
| Aŭtomobila kodo | TUT | ||||
| Oficiala kodo | 08327054 | ||||
| Komunumestro | Klaus Schellenberg | ||||
| Adreso de la administrejo | Obere Hauptstraße 4 78573 Wurmlingen |
||||
| Komunuma retejo | www.wurmlingen.de | ||||
Wurmlingen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Tuttlingen de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2008 la komunumo havis 3783 loĝantojn. Al Wurmlingen nur apartenas la samnoma vilaĝo kaj neniu alia urboparto.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Situo [redakti]
La komunumo Wurmlingen situas proksime de la loko kie la Faulenbach (rivereto) fluas en la riveron Elta. Wurmlingen situas en la valaro de okcidenta ŝvabaj alpoj tuj ĉe 48a grado norda latitudo. Al la komunuma teritorio apartenas krom partoj de la valoj de la rivereto Faulenbach kaj de la rivero Etla ankaŭ altebenaĵoj kiuj situas ĉ. 850 ĝis 890 metroj super la marnivelo.
Najbaraj Komunumoj [redakti]
La komunumo en la nordo limas al la komunumo Rietheim-Weilheim, en la oriento al la distrikta urbo Tuttlingen kaj en la okcidento al la komunumo Seitingen-Oberflacht.
Historia Geografio [redakti]
Sur la teritorio de Wurmlingen situas ruino de la kastelo Cunzenberg
Historio [redakti]
Romia epoko [redakti]
En Wurmlingen troviĝas la restaĵoj de romia bieno kaj de romia banejo.
Meza epoko [redakti]
Unuafoje oni mencias la hodiaŭan vilaĝon Wurmlingen en dokumento de la 30-a de marto 797.
Nuna epoko [redakti]
Ĝis la ŝanĝo al la 20a jarcento la vilaĝo ĉefe havis kamparanan karakteron. Poste okazis forta kresko de leda industrio kaj medicinteknika industrio pro la proksimeco al Tuttlingen. Wurmlingen pro fortaj protestoj de la loĝantaro kaj bona taktiko sukcese povis defendi sian aŭtonomion kaj povis eviti la enkomunumigon al la proksima Tuttlingen.
Politiko [redakti]
Wurmlingen apartenas al administra komunumo kune kun la urbo Tuttlingen. Tio signifas ke Tuttlingen transprenis kelkajn partojn de la administra laboro.
Komunuma parlamento [redakti]
Al la komunuma parlamento apartenas post la komunumaj balotoj de la 13-a de junio 2004 entute 14 membroj. Krome al ĝi apartenas la urbestro.
| CDU | 9 seĝoj |
| SPD | 5 seĝoj |
Konstruaĵoj [redakti]
- Romia banejo
- Ruino de kastelo Konzenberg, ĉ. 2 km for de la vilaĝo