Wynonie Harris

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wynonie „Mr. Blues“ HARRIS (* 24-an de aŭgusto 1915 en Omaha, Nebrasko; † 14-an de junio 1969 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona blusa kaj ritmenblusa kantisto.

Wynonie Harris unue estis frapinstrumentisto kaj komencis sian karieron en la ĵazklubejoj de Los-Anĝeleso kaj Ĉikago kiel kantisto kaj ceremoniestro; en Ĉikago lin aŭdis en 1944 bandestro Lucky Millinder dum spektaklo en Rhumboogie Club kaj dungis lin kiel kantisto por sia bando. Harris koncertvojaĝis kaj kun la bandego de Millinder kaj ankaŭ kun tiu de Lionel Hampton. Sian unuan furaĵon li lanĉis en 1945 per „Who Threw the Whiskey in the Well“, kiu aperis sub la nome de Millinder ĉe Decca. Harris forlasis la bandon en la sama jaro, revenis al Los-Anĝeleso kaj surdiskigis multon sub propra nomo, akompanate de Johnny Otis (kiel frapinstrumentisto), Illinois Jacquet, Oscar Pettiford, Lucky Millinder kaj aliaj. Sonregistraĵoj ekestis por la eldonejoj Philo („Baby Look at You“, 1945) kaj en 1946 por Apollo la furorkantoj „Wynonie's Blues“ kaj „Playful Baby“. En Nashville li surdiskigis kun Jimmie Jackson kaj Herman Blount (poste konata kiel Sun Ra).

Post kiam li malpli sukcese sonregistris por pli malgrandaj eldonejoj, li ekhavis en 1947 kontrakton kun King Records. Lia versio de la ritmenblusa kanto „Good Rocking Tonight“ de 1948 kun saksofonisto Frank „Floorshow“ Culley validas kiel unu el la plej fruaj rokenrolo-registraĵoj kaj fariĝis furorkanto, al kiu ĝis 1952 sekvis ankoraŭ dek du pluaj; la pecon, verkita de Roy Brown, poste ankaŭ surdiskigis Elvis Presley. Pluaj sukcesaj titoloj de Harris estis All She Wants to Do Is Rock (1949) kaj Bloodshot Eyes (1951).