Wynton Marsalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wynton Marsalis
Persona informo
Naskonomo Wynton Learson Marsalis
Naskiĝo 18-an de oktobro 1961 (1961-10-18) (62-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo Juilliard • Benjamin Franklin High School • New Orleans Center for Creative Arts
Familio
Patro Ellis Marsalis Jr.
Frat(in)oj Branford Marsalis • Jason Marsalis • Delfeayo Marsalis
Okupo
Okupo komponisto • jazz trumpeter • bandestrodirigento • classical trumpeter
TTT
Retejo http://www.wyntonmarsalis.com
vdr

Wynton Learson Marsalis (* 18-an de oktobro 1961 en Nov-Orleano) estas unu el la plej famaj ĵaztrumpetistoj nuntempaj.

Wynton Marsalis (2004)

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wynton Marsalis naskiĝis kiel dua el la ses filoj de ĵazpianisto Ellis Marsalis kaj ties edzino Dolores kaj komencis ludi trumpeton en la aĝo de 12 jaroj. Spertojn pri tradicia ĵazo li kolektis kiel junulo en la bando de Danny Barker. Post la studo ĉe Juilliard-Muzikaltlernejo en Novjorko li membriĝis en 1980 je la ĵazbando Jazz Messengers de Art Blakey. Ekde 1982 Marsalis aktivas kiel soloisto kaj instruisto, je kio li sin dediĉas kaj al la ĵazo kaj al la klasika muziko. Ĵazverkisto Joachim Ernst Berendt juĝis pri li: "Ekde Dizzy Gillespie la trumpete en la ĵazo ne plu estis blovata per tia klara instrument-teknika majstreco kiel de Wynton Marsalis." [1]

Marsalis validas kiel treege konservema muzikisto, kiu rigore rifuzas multajn stilajn evoluojn de la ĵazo ekde la fino de la 60-aj jaroj – ekz. liberan ĵazonkunfandon. Tamen li partoprenis ekz. la sonregistradon de la komponaĵo laŭ la stilo de tria fluo Epitaph de Mingus kaj de la disko Lush Life: The Music of Billy Strayhorn de Joe Henderson. Kiel instruisto ĉe la novjorka Lincoln Center kaj estro de la tiea ĵazosekcio li akiris en la 1990-aj jaroj konsiderindan influon. Unu el liaj plej famaj kunbatalanto estas verkisto kaj publikigisto Stanley Crouch. Li estis ankaŭ grava konsilanto por la televidserio de Ken Burns pri ĵazo, kiu ankaŭ estis kritikata pro sia limigita rigardo sur la ĵazhistorio.

Lia pli aĝa frato estas ĵazsaksofonisto Branford Marsalis.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

statuo dediĉita al Wynton Marsalis en Vitoria-Gasteiz, Hispanujo
  • 1983: Wynton Marsalis
  • 1983: Think of One ...
  • 1983: Haydn, L. Mozart, Hummel: Trumpet Concertos
  • 1984: Purcell, Handel, Torelli, More Trumpet Concertos
  • 1984: Hot House Flowers
  • 1985: Black Codes (From the Underground)
  • 1986: Tomasi: Trumpet Concerto / Jolivet: Trumpet Concerto & Concertino
  • 1986: J Mood
  • 1987: Carnaval
  • 1987: Marsalis Standard Time, Vol. 1
  • 1988: Baroque Music for Trumpets
  • 1988: The Wynton Marsalis Quartet Live at Blues Alley
  • 1988: Best of Wynton Marsalis
  • 1989: The Majesty of the Blues (kun Dr. Michael White)
  • 1989: Crescent City Christmas Card
  • 1990: Standard Time, Vol. 3: The Resolution of Romance
  • 1990: Julia und ihre Liebhaber (Tune in Tomorrow ...) The Original Soundtrack
  • 1991: Standard Time, Vol. 2: Intimacy Calling
  • 1991: Thick in the South - Soul Gestures in Southern Blue, Vol. 1
  • 1991: Uptown Ruler Soul Gestures in Southern Blue, Vol. 2
  • 1991: Levee Low Moan Soul Gestures in Southern Blue, Vol. 3
  • 1992: Baroque Duet
  • 1992: Blue Interlude
  • 1992: Baroque Duet – A Film by Susan Froemke, Peter Gelb, Albert Maysles, Pat Jaffe
  • 1993: Citi Movement
  • 1993: On the Twentieth Century ... Hindemith; Poulenc; Bernstein; Ravel
  • 1994: In This House, on This Morning
  • 1994: The London Concert
  • 1995: Joe Cool's Blues
  • 1995: Marsalis on Music – Listening for Clues: Marsalis on Form
  • 1995: Marsalis on Music – Why Toes Tap: Marsalis on Rhythm
  • 1997: Blood on the Fields
  • 1997: Jump Start
  • 1998: The Midnight Blues - Standard Time, Vol. 5
  • 1998: Classic Wynton
  • 1999: Marsalis Plays Monk - Standard Time, Vol. 4
  • 1999: At the Octoroon Balls - String Quartet No. 1; A Fiddler's Tale Suite
  • 1999: Big Train
  • 1999: Sweet Release and Ghost Story: Two More Ballets by Wynton Marsalis
  • 1999: Mr. Jelly Lord - Standard Time, Vol. 6
  • 1999: Reeltime
  • 2001: Popular Songs: The Best of Wynton Marsalis
  • 2002: Trumpet Concertos
  • 2002: Marsalis: All Rise
  • 2004: The London Concert (Expanded Edition)
  • 2004: The Magic Hour
  • 2005: Unforgivable Blackness (Soundtrack)
  • 2005: A Love Supreme
  • 2005: Live at House of Tribes
  • 2005: Don’t Be Afraid ... The Music of Charles Mingus
  • 2007: From the Plantation to the Penitentiary
  • 2008: Two Men with the Blues (kun Willie Nelson)
  • 2009: He and She
  • 2009: Christmas Jazz Jam

Germanlingva literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wynton Marsalis: Jazz - mein Leben. Von der Kraft der Improvisation, elangligita de Sabine Schmidt, Siedler Verlag 2010 ISBN 978-3-88680-934-9 (angla originalo: Moving to higher ground. How Jazz can change your life, Random House 2008)
  • Christian Broecking, Der Marsalis-Faktor, Oreos, 1995
  • Christian Broecking, Black Codes, Verbrecher Verlag, 2005
  • Wynton Marsalis - Fotographien von Frank Stewart, Sweet Swing Blues, Hoffmann und Campe Verlag, Hamburg, 1995

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Berendt, Das Jazzbuch, 1989, S. 186

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Wynton Marsalis » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.