Wümme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wümme
la rivero ĉe Rotenburg
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Longeco 118 km
Fluo
Fonto en la komunumo Bispingen de la naturprotektita areo Luneburga Erikejo
- Alteco super marnivelo 90 m
Enfluejo en la kvartalo Blockland de Bremeno en la nur 10 kilometrojn longan riveron Lesum, de tie en la riveron Weser
- Alteco 2 m
Altecodiferenco 88 m
Geografio
Trairataj urboj Schneverdingen, Scheeßel, Rotenburg, Ottersberg kun la artista kolonio Fischerhude, kaj Bremeno
Alfluantoj
- Dekstraj Haverbeeke, Fuhlbach, Barkenbuschgraben, Rehrbach, Rischbach, Reithbach, Wieste, Walle, Wörpe
- Maldekstraj Königsgraben, Stellbach, Rieper Reithbach, Fintau, Beeke, Veerse, Rodau, Wiedau, Ahauser Bach, Kleine Wümme
vdr

La rivero Wümme estas rivero en Germanio. Ĝi longas 118 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 69-an lokon. Fontiĝinte en la komunumo Bispingen de la naturprotektita areo Luneburga Erikejo, interalie ĝi pasas tra la loĝlokoj Schneverdingen, Scheeßel, Rotenburg, Ottersberg kun la artista kolonio Fischerhude, kaj en la kvartalo Blockland de Bremeno enfluas la nur 10 kilometrojn longan riveron Lesum, kiu mem enfluas la riveron Weser. Loke la rivereto interalie tre ŝatatas por kanuado - por kargoŝipoj ĝi tro malgrandas, kaj pro naturprotektaj kialoj privataj motorboatoj nur en difinitaj aeroj rajtas uzi la riveron.

migrobirdoj en inunditaj apudriveraj herbejoj apud Bremeno