x86-arkitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Procesoro Intel 80386.

Arkitekturo x86x86-arkitekturo estas la komerce plej sukcesa instrukciara arkitekturo en la historio de personaj komputiloj. La mallongigo estas derivita de la model-numeroj finiĝantaj per "86", la unuaj el kiuj estis retrokongruaj kun la originala Intel 8086. Ekde tiam, multaj aldonoj kaj kromaĵoj estis aldonitaj al la x86-instrukciaro, preskaŭ ĉiuj kun plena retrokongrueco. La komputila arkitekturo estis realigita en procesoroj de Intel, Cyrix, AMD, VIA kaj pluraj aliaj.

Ĉar la termino x86 populariĝis post la kreado de la Intel 80386, ĝi ofte aludas al duuma retrokongrueco kun la 32-bitoka instrukciaro de la 80386.

Hodiaŭ, la x86-arkitekturo estas ĉiameca en surtablaj komputiloj kaj tekokomputiloj, kaj ankaŭ plimulto de serviloj kaj laborstacioj. Granda iomo da programaroj subtenas ĉi tian procesoron, inkluzive de operaciumoj kiaj MS-DOS, Vindozo, Linukso, BSD, Solaris kaj Mac OS X.

Malgraŭ populara mito, x86 ne estas samsama kun IBM-PC-kongrueco, kaj ĝi estas trovebla en pluraj aliaj aparataroj. Ekzemple, la originala X-box estis desegnita kun x86-procesoro.