Xaver Kutílek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xaver Kutílek, la unua prezidanto de la pilzena klubo

Xaver KUTÍLEK (naskiĝis la 4-an de majo 1846 en Chrobouže - mortis la 4-an de majo 1925) estis ĉeĥa esperantisto, fondinto kaj la unua prezidanto de la klubo en Plzeň.

Li naskiĝis kiel filo de lerneja direktoro, studis en Chrudim kaj Praha kaj fariĝis instruisto. Post kelkaj jaroj li estis okupata kiel supera oficisto ĉe la leerneja konsilantaro en Polná, Ledeč, Královice kaj Plzeň, kie li transiris en la servojn de magistrato. Lastfoje li deĵoris kiel ĉefo de la urba paŭperisma oficejo.

Li posedis perfekte la germanan, latinan kaj francajn lingvojn. En la junaĝo interesis lin fremdaj lingvoj, kaj kiam Dro Zamenhof en la jaro 1887 eldonis la unuan lernolibron de Esperanto, s-ro Xaver Kutílek estis en Plzeň la unua homo, kiu komencis serioze kaj tre diligente studi Esperanton kaj dediĉis ĉiun liberan tempon al ĝi.

Komence li propagandis ĝin en malgranda rondo de siaj amikoj en Plzeň kaj skribis pri ĝi en lokaj gazetoj. Kiam la rondeto de esperantistoj ĉiam pligrandiĝis, li alpaŝis al la fondo de la unua klubo en Plzeň.

La reston de sia vivo li dediĉis sole al Esperanto, li abonis preskaŭ ĉiujn gravajn Esperanto-gezetojn kaj korespondadis kun la eksterlando. Prezidanto de la klubo li estis du jarojn. Pro malsano li rezignis je la prezidanteco kaj transdonis al funkcion al la vicprezidanto Jaroš Schwarz.