Xavier Villaurrutia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xavier Villaurrutia
Persona informo
Naskonomo Xavier Villaurrutia González
Naskiĝo 27-an de marto 1903 (1903-03-27)
en Meksikurbo
Morto 25-an de decembro 1950 (1950-12-25) (47-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • dramaturgoscenaristo • eseisto • rakontanto vd
Laborkampo rakontado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Xavier VILLAURRUTIA (ĤabJER Bijaurrutja) (1903-1950) estas unu el la plej elstaraj meksikaj poetoj de la 20-a jarcento. Lia poezio sukcesas bridi la emocion pere de la intelekta rezonado kaj, ne malofte, oni trovas en ĝi surprizajn vortludojn kiuj defias racion.

Li ne nur apartenis al grupo de la Samtempuloj (Contemporáneos), sed estis ankaŭ unu el ĝiaj ĉefaj reprezentantoj. Tiu ĉi grupo, kiu aktivis en la tria kaj kvara jardekoj, reprezentis reakcion al la popolismaj tendencoj estigitaj de la Meksika revolucio (1910-1917). Ni povas konsideri ke la Samtempuloj definitive rompis la tradiciojn de la “modernistoj”, kies lasta reprezentanto en la lando estis Ramón López Velarde.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.