Angola kavenanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Xenocopsychus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Angola kavenanto
Angola kavenanto
Angola kavenanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Xenocopsychus
Specio: X. ansorgei'
Xenocopsychus ansorgei
(Hartert, 1907)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Angola kavenanto (Xenocopsychus ansorgei) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ties genro Xenocopsychus estas monotipa, tio estas tiu estas la ununura specio de la genro.

Ĝi havas nigrecajn suprajn partojn kaj helgrizajn aŭ blankecajn subajn partojn. Estas ankaŭ helgrizaj ŝultraj makuloj kaj tre markata superokula strio. La beko kaj kruroj estas nigrecaj. La vosto estas longa.

Ĝi estas endemia de Angolo. Ties natura biotopo estas humida savano, kaj ĝi estas iomete rara pro habitatoperdo. Tiu afrotropisa specio ekzistas je 690-2,200 m de altitudo. Ĝi troviĝas en kavoj (de kio devenas la nomo) kaj en rokaj herbejaj deklivoj kaj klifoj kun proksimaj arbaroj, kie manĝas insektojn. Ankaŭ en riverarbaroj kaj densa subkreskaĵaro en arbaraj deklivoj. Ili manĝas sur aŭ ĉe grundo. Okazas du rapidaj ovodemetadoj en septembro al novembro. La nesto, kie la ino demetas 2-3 ovojn, estas malferma taso el bastonetoj, herberoj kaj sekaj folioj, kovrita per plantomaterialo, kaj situa en roka bordo sur kornico.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International, 2004, 23110, Xenocopsychus ansorgei, 13a Septembro 2007.