Xi Shun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bao Xishun, la plej alta vivanta homo

Xi Shun BAO (n. Ĉinio, 1951) vivas en Interna Mongolio kaj ekde la 15-a de januaro 2005 ĝis la 8-a de aŭgusto estis la plej alta homo de la mondo, laŭ Guinness-libro de rekordoj. Lin ŝnĝis en la libro Leonid Stadnik, kun alto de 2,57 m.

Li altas 2,36 m, pezas 165 kilogramojn kaj aperis ĉe li neniu kreskaj anomalioj (kontraŭae al plej alta homo de ĉiuj tempoj, Robert Wadlow).

En decembro de 2006, Bao Xishun helpis je peto de veterinaroj de akvario en Fushun, por forigi (per sia longa brako) plastajn erojn el stomako de delfenoj. Li sukcese forigis plimulton de la plastaj eroj.

Li edzinigis vendistinon en marto de 2007. Ŝi altas 70 cm malpli kaj aĝas 28 jarojn malpli.

Pliaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Spiegel Online: [1]
  • Retejo de BBC News: [2]